Fabian Månsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabian Månsson
Persona informo
Fabian Månsson
Naskiĝo 20-an de januaro 1872 (1872-01-20)
Morto 4-an de januaro 1938 (1938-01-04) (65-jaraĝa)
en Serafimerlasarettet
Tombo Hasslö vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Partio Sveda socialdemokratia partioSveda socialdemokratia partioQ10672903 vd
Familio
Edz(in)o Maria Qvist vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkistoredaktoro vd
Aktiva en StokholmoGävle vd
Verkado
Verkoj Rättfärdiggörelsen genom tron. Skildringar från den frikyrkliga rörelsens genombrott ❦
Q100977232 ❦
Q100976163 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Fabian MÅNSSON (n. je 1872 - m. je 1938) estis sveda, socialista politikisto. Dum sia juneco, Månsson uzis la pseŭdonimon Dacke, nomon pruntita de la 16-a jarcenta kamarana ribelemulo Nils Dacke.

Månsson naskiĝis en malriĉa familio en Hasslö, insulo en la insularo Blekinge. Lia patro estis fiŝisto.

Månsson aktiviĝis kiel radikalulo en la Socialdemokratia Partio, por kiu li ĉiam laboris kiel ĵurnalisto. Je 1912, li estis elektita al la malsupra domo de la Riksdag.

Kiam la Socialdemokratia Partio disiĝis en 1917, Månsson enmembriĝis en la radikalan, revolucieman grupon, kiu formis la Socialdemokratian Maldekstran Partion. Tamen, Månsson kontraŭis komunismon kaj forlasis la novan partion kiam ĝia estro, Zeth Höglund, estigis la partion en la Komunista Internacio. Tiam Månsson decidis remembriĝi en la Socialdemokratian Partion.

Månsson estis estigita honorofica Doktoro de Filozofio ĉe la Universitato de Uppsala je 1932.

Lia pli juna kamarado Fredrik Ström verkis biografion pri li, simple nomita Fabian (1948).

Hodiaŭ ekzistas statuo de Månsson fondita ĉe lia naskiĝloko, Hasslö.