Fabrice Hadjadj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fabrice Hadjadj ŝatas sin prezenti kiel “judo kun araba nomo kaj katolike konfesanta”. Vere, se lando kaj gento lin nature revestis, li al katolikismo sin dediĉis post junaĝo pasigita inter admiro por la revoluciaj idealoj de la Pariza Komunumo kaj en la legado de la grandaj neniistoj de 19a jarcento: li elektis fariĝi katolika kaj ricevi la bapton je sojlo de la tridekjaro. kaj, se demandite pri la kialo de tiu elekto, li respondas iom amuzite: “Estas mi kiu sin demandas: kial tion mi ne faris antaŭe?”.

Fabrice Hadjadj

Fabrice Hadjadj naskiĝinta en 1971 en Nanterre, estas franca verkisto filo de familio konfesie juda kun gepatroj batalantaj por maoisma revolucio, fordonita ateisto ĝis 1998 kiam en Abatejo de Sankta Patro de Solesmes baptiĝis kristane.

Edzo de Siffreine Michel aktorino kun kiu patriĝis per kvar gefiloj [1].

Nun (2010) li profesoras pri filozofio kaj literaturo ĉe privata liceo Sainte-Jeanne-D'Arc, kaj ĉe la teologia fakultato de Toulon.

Li estas aŭtoro de teatroverkoj, eseoj kaj libroj pri arto. Li multe verkas kaj instruas, sed oni el li neniam aŭdis frazonludantan en vakuo; li praktikas paradoksan verkadon rekte celanta malmunti la oniajn diraĵojn, precipe tiujn de laikismo kaj de ateismo.

Publikaĵoj

  • Traité de Bouddhisme zen à l'usage du bourgeois d'Occident (under the pseudomyn Tetsuo-Marcel Kato), Éditions du PARC, 1998
  • Et les violents s'en emparent, Éditions Les Provinciales, 1999
  • A quoi sert de gagner le monde: Un vie de saint François Xavier, Éditions Les Provinciales, 2002; revised edition 2004 (Play)
  • La terre chemin du ciel, Éditions du Cerf, 2002
  • La salle capitulaire (with Gérard Breuil), Éditions Les Provinciales, 2003 (Monologues to accompany an exhibition by Breuil)
  • Arcabas: Passion Résurrection, Éditions du Cerf, 2004 (Theatrical work to accompany a polyptych by Arcabas)
  • Réussir sa mort: Anti-méthode pour vivre, Presses de la Renaissance, 2005 (Grand Prix catholique de littérature)
  • Massacre des Innocents: Scènes de ménage et de tragédie, Éditions Les Provinciales, 2006 (Play)
  • La profondeur des dexes: Pour une mystique de la chair, Éditions du Seuil, 2008
  • L'agneu mystique: Le retable des frères Van Eyck, Éditions de l'Oeuvre, 2008
  • Pasiphaé: ou comment l'on devient la mère du Minotaure, Éditions Desclée de Brouer, 2009 (Play)
  • La foi des dėmons: ou l'athéisme dépassé, Éditions Salvator, 2009

Enhavo de “Pour une mystique de la chair" (Por la mistiko de la karno)

La sekseco ne povas estis edukita per solaj teknikaĵoj ĉar ĝi opupas tutan la personon ĝis la senkondiĉa ofero. Deigi la sekson el tia stato damaĝas la personon kaj giajn kapablojn komuniki kaj ĝui la vivon. La Katolika Eklezio ne kontraŭas al la sekso, sed ĝi diras ke, la sekseco devas esti vivita ĝis funden kun ĉiu ĝiaj implicaĵoj. La samsekseco estas renkonto de instintoj, ne ofera renkonto de karnoj malfermita al la transdono de la vivo per la unuiĝo de la spiritoj: samsekseco ne estas sekseco. La eklezia moralo avertas ke, la vera sekseco ne estas malunuiĝo aŭ ŝajnunuiĝo sed vera unuiĝo. En la seksaj aferoj ne ekzistas ekspertulo. Feminismo celas maskliĝi forgesante la originalecon de la virino...

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Réussir sa mort - Fabrice Hadjadj - Livre - EVENE