Fabrizio De André

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fabrizio De André
Fabrizio De André 1977.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Fabrizio De André
Kromnomo Faber
Naskiĝo 18-a de februaro 1940
Deveno Flago de Italio Ĝenovo, Italio
Morto 11-a de januaro 1999
Ĝenroj kantaŭtoro
Popola muziko
Profesio poeto
Aktivaj jaroj 1961 - 1998
Parencaj
temoj
Francesco Guccini
Retejo Fondazione De André
v  d  r
Information icon.svg
Citaĵo
 Ama e ridi se amor risponde
piangi forte se non ti sente
dai diamanti non nasce niente
dal letame nascono i fior. 
   Amu kaj ridu se amo respondas
ploru laŭte se ŝi ne aŭdas
el diamantoj naskiĝas nenio
el sterko naskiĝas la floroj. 
— Fabrizio De André, Via del campo

Fabrizio DE ANDRÉ (Fabricjo DE ANDRE, 18-a de februaro 194011-a de januaro 1999) estis unu el plejfamaj kaj amataj italaj kantaŭtoroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fabrizio naskiĝis en Ĝenovo en 1940, kaj pasigis la infanaĝon en kamparo, pro faŝisma diktaturo kaj milito. Studento pri juro, li forlasis la universitaton, kiam la fama itala kantistino Mina surdiskigis lian kanzonon, kiu ege sukcesis. Ĝi estas "La kanto pri Manjo" (1964), kies teksto naskiĝis de epizodo por nigra kroniko: malbonŝanca deksesjara junulino, iĝinta stratulino, ĵetita en riveron de krimulo. En siaj verkoj li kantis precipe rakontojn pri flankenpuŝitoj, malriĉuloj, ribeluloj, putinoj. La tekstoj de liaj kanzonoj estas vere poeziaĵoj kaj pro tio ilin oni povas legi en lernejaj antologioj de la itala literaturo. Dum sia kvardeka muzikagado, Faber (ĝi estis lia kromnomo) faris 15 diskojn, numero sufiĉe malalta eble ĉar li ege atentis la kvaliton de siaj verkoj.

Li timegis publikon kaj scenejon. Li ekkoncertis nur en 1975, sed li malmulte turneis dum sia kariero. En 1978 kaj en 1979 li faris koncertojn kun la fama itala rokbando PFM. Li dufoje edziĝis kaj havis du gefilojn, ambaŭ muzikistojn: Kristjano kaj Luvi. Kun sia dua edzino, kantistino Dori Ghezzi (Gezi), li travivis dramaĵon en 1979: ili loĝis en bieno en insulo Sardinio, kiam ili estis rabitaj kaj ostaĝintaj dum kvar monatoj. Post la liberigo, Faber faris diskon, kies kovrilo prezentas bildon pri ruĝhaŭtulo sur ĉevalo: li volas kompari la kulturon de sardaj paŝtistoj kun tiu de amerikaj ruĝhaŭtuloj. Dum la proceso al siaj rabistoj, li perdonis ilin: li diris ke ili estas nur krimaj "manlaboristoj", krimantaj ĉar premitaj de riĉa socio, kiun ili ne rajtas atingi.

Faber multe interesiĝis pri kulturoj kaj tradicioj: li verkis kanzonojn en sarda lingvo kaj tutan diskon en ĝenova dialekto: Creuza de ma (Mulvojo de maro) en 1984, kontraŭ ĉiu antaŭvido, havis grandan vendsukceson.

De André tradukis kanzonojn de verkkantistoj, kiujn li amis: Brassens, Cohen, Dylan. En 1971 li eĉ faris diskon (Non al denaro, non all'amore, né al cielo), uzante kaj iom ŝanĝante italan tradukon de naŭ poeziaĵoj de Edgar Lee Masters (el Antologio de Spoon River). La lasta disko estas "Anime salve" (Animoj savitaj) de 1996.

La morto[redakti | redakti fonton]

En la somero de 1998, dum la turneo de lia lasta albumo Anime Salve, kuracistoj malkovris al Fabrizio pulman karcinomon, pro kio haltigis la koncertojn. En la nokto de la 11-a de januaro 1999, je la 02:30, Fabrizio De André mortis en malsanulejo pri tumoroj en Milano, kie estis enhospitaligita pro la gravigo de la malsano. Liaj funebraĵoj okazis en Baziliko de Sankta Maria Ĉielirinta en placo Carignano en Ĝenovo la 13-an de januaro: partoprenis pli ol dekmil personoj. Post la kremacio, okazita la sekvan tagon, li estis entombigita ĉe la familia tombo en tombejo de Staglieno apud la frato Mauro kaj la gepatroj Giuseppe kaj Luisa Amerio.

Citaĵo
 Io ho avuto per la prima volta il sospetto che quel funerale, di quel tipo, con quell’emozione, con quella partecipazione di tutti non l’avrei mai avuto e a lui l’avrei detto. Gli avrei detto: «Guarda che ho avuto invidia, per la prima volta, di un funerale».     Mi unuafoje suspektis, ke mi neniam havus tian funebron, tiuspecan, kun tia kortuŝo, kun tioma partopreno de ĉiuj kaj mi dirus tion al li. Mi dirus al li: « Unuafoje mi enviis funebron ». 
— Paolo VillaggioLa storia siamo noi (4-an de januaro 2007)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Gianfranco Molle registris lian albumon kun kanzonoj de Faber tradukitaj en Esperanton. La titolo de lia albumo estas La Fiŝkaptisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]