Facebook

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de Facebook
Prononco en angla lingvo

Facebook (angle [FEJSbuk], en Esperanto oni uzas ankaŭ la tradukitan formon Vizaĝlibro[1][2][3][4] aŭ la sone adaptitan Fejsbuko[5][6][4]) estas interkona retejo komencita la 4-an de februaro 2004.

La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon. Uzantoj povas lasi mesaĝojn sur la paĝojn de aliaj uzantoj, kaj aldoniĝi al retoj de uzantoj kiuj ĉiuj devenas de iu sama loko, aŭ iras al sama lernejo, universitato aŭ labor-loko. Facebook fariĝis la plej populara interkona retejo en la angla-lingva mondo.

Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco, kaj pro la fakto ke estas ege malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj diktatoraj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.

La retejo estis tradukita al Esperanto[7] de la uzantoj. Ĉiu uzanto rajtas traduki vortojn kaj frazojn kaj ankaŭ voĉdoni por elekti la plej taŭgan tradukaĵon, por plibonigi aŭ ĝisdatigi la tradukon.

Historio

Mark Zuckerberg en Harvard.

Mark Zuckerberg fondis «The Facebook», la 4-an de februaro 2004.

Avertoj

Oni bone atentu dum la eniraj paŝoj, kiujn butonojn oni jesas.

  • Speciale atentinda estas tiu butono, per kiu oni permesas uzon de la retpoŝta adreso. Se vi jesas kaj donas al Facebook aliron al via retpoŝta kesto, ĝi uzas la liston de ĉiuj viaj komunikpartneroj por dissendi leterojn pri laŭdira amikeco. Se vi havas adresaron kun multaj adresoj (ekz. milo), venos amaso de reagoj nedezirataj. Forŝalto de la afero estas malfacila.
  • Tre rekomendinde estas indiki specialan retan adreson nur por Facebook. Filtrado de la "respondoj" per ĝi estas pli facila.

Fremdaj retadresoj povas estis fuŝuzataj

Dum la ekuzo de Facebook-konto oni ne tuj kontrolas, ĉu la indikitan e-adreson vere posedas la nova uzanto. Tial la nova uzanto povas indiki fremdan retadreson, permesi uzon de ties tuta adresaro kaj povas vidi per la funkcio "trovi amikojn" ĉiujn uzantojn de Facebook, kiuj kun la posedanto havis iam kontakton kaj sciigis tion al Facebook.[8]

Tre malfacila forigo de la propra konto

Se Facebook-uzanto decidas forigi sian konton, tio estas treege malfacila. Li devas tralabori multajn ŝtupojn de proceduro. Plurfoje la sistemo konsilas, kapti la profilon aŭ nur parttempe malaktivigi ĝin.

Fina malaktivigo povas daŭri monatojn. Parte progresulaj konoj pri komputiloj estas bezonataj, kiujn multaj ne havas. Ekzemple la uzanto devas scii, kiel oni povas forigi t.n. Cookies.[9] Tiu eksterordinare alta disipo ofte efikas, ke multaj uzantoj restas en la listoj de FB.

En la reto ekzistas konsiloj, kiel oni povas forigi personajn informojn kaj profilojn.

Datumprotektuloj kritikas tiun agmanieron de Facebook kiel intencan limigon de konsuma libereco. [10] Estas ne tute klare, ĉu ili bone efikas.

Oni povas supozi, ke Facebook ankaŭ kalkulas kaj publikigas tiujn kiel uzantojn, kiuj volas esti forigitaj. Tiuj ne juĝas sin utiligantoj sed damaĝitoj. Kiom alta estas la kvanto de ili estas malfacile kalkuleble.

Jen ripeto de jam menciita metodo: por ebligi apartigon de spamo kaj dezirata e-poŝto, ekzistas la eblo havi diversajn retpoŝtajn adresojn. La "spamo-"poŝtkeston oni simple ne legu. Demando estas, ĉu oni povas efike instrui al Facebook uzi estonte nur tiun novan (spamo-)adreson. Pri tiu punkto mankas detaloj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj