Fagacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fagacoj
Quercus ilex subsp. rotundifolia
Quercus ilex subsp. rotundifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagaceae
Dumortier

Kaŝtanarbo Castanea
Castanopsis
Chrysolepis
Colombobalanus
Cyclobalanopsis
Fago Fagus
Formanodendron
Lithocarpus
Kverko Quercus
Trigonobalanus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉirkaŭ 900 specioj de la familio fagacoj estas arbojarbedoj. Ili vivas en mildaj kaj ankaŭ tropikaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La malinaj floroj staras en amento aŭ en kapeto, la inaj floroj po 1-3 staras cirkulante kun hipofolioj; ĉiu arbo estas duseksa. La frukto estas nomata kiel glano (kiu estas tipo de nukso), kiun ĉirkaŭas la kupulo, evoluanta el la hipofolioj kaj flora akso.

La arbospecioj de tiu ĉi planta familio estas tre gravaj por la arbarkulturo en la norda kontinenta zono. Tiuj ĉi arboj formis en la mezepoko grandajn arbarojn en Eŭropo, kiuj dum la industriiĝo iom post iom malgrandiĝis. Ĉar tiuj arboj (kverko, fago) maturiĝas por hakado post longa (hom)tempo, tiel ili estas tre valoraj. La netuŝitajn, naturajn arbarojn oni rezervas en naturprotektejoj. Fagacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.

Floroformulo: P4-7A4-7 kaj P(3-6)G(3 aŭ 6)

Vidu ankaŭ: hipokaŝtanacoj