Fai della Paganella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fai della Paganella estas komunumo de Italio.


Fai della Paganella
Dosiero:Fai della Paganella-Stemma.png
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Provinco: TN Trento (2005)
Koordinatoj: 46°11′N 11°4′E  /  46.183°N, 11.067°O / 46.183; 11.067 (Fai della Paganella)Koordinatoj: 46°11′N 11°4′E  /  46.183°N, 11.067°O / 46.183; 11.067 (Fai della Paganella)
Alto super marnivelo: m
Areo: 12 (2005) km²
Loĝantaro: 900 (2005)
Loĝdenso: 75 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Spormaggiore, Mezzolombardo, Cavedago, Zambana, Zambana, Andalo, Terlago (2005)
Patrono:
Festa tago:
Nomo de loĝantoj:
Poŝtkodo: 38010 (2005)
Imposta kodo: D468 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 022081 (2005)
Telefona prefikso: 0461 (2005)
Retpaĝo:
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Fai della Paganella estas grandioza panorama altebenaĵo, ĉirkaŭ 1000 metrojn super la marnivelo, de kie admireblas la valo de rivero Adige, ĉe la deklivoj de monto Paganella.

Ĝi evoulis kiel turisma kaj klimata stacio, somera kaj vintra, kiu per sia malvarmeta, milda klimata proponas multajn oportunajn pro sia natura valora aspekto, siaj karakteriizaj anguloj kaj sia bone konata gastigemo.

La historio de la komunumo estas malnova, kaj pri ĝi memorigas arkeologiaj elfosaĵoj: tuj ĉe Dos Castel, montrantaj spurojn de la Retoj, popolo antaŭromia, kaj aliaj atestantaj gravan establiĝon eĉ bronzepokan.

Ĝi estas ideala loko por tiuj kiuj ŝatas ripozi sur la naturaj, panoramaj terasoj, biciklante aŭ promenante sur verdaj herbejoj kaj en la arbaroj aŭ laŭlonge de la temaj vojetoj, ĉirkaŭantaj la vilaĝon, sed ankaŭ sur la iom pli lacigaj padoj de Paganella (alta 2125 metrojn) aŭ de monto Fausior.

Al tiuj naturaj gimnastikejoj envolvitaj en la verdo, aldoniĝas kunvenejoj, malstreĉigaj ĉu por la korpo ĉu por la menso: ekzistas distriĝa centro proponanta plurajn oportunojn. La vilaĝo estas ideala loko por la amantoj de ripozado kaj sporto, aparte por la familioj, dank' al la eventoj dediĉitaj specife al la infanoj.

Fai della Paganella estas tre konata pro siaj modernaj skiinstalaĵoj, kiel skikurejoj kiuj alvenas ĝis la vilaĝo kaj plie pro la larĝa Neĝo-Amuzparko lokita ĝuste en la vilaĝcentro. Krome en la vilaĝo troviĝas du preĝejoj, la paroĥejo de San Nikolo, kaj la pli malnova preĝejo de San Rocco, en Cortalta.

Inter la plej konataj historiaj konstruaĵoj elstaras la palaco de Fai, konstruita proksimume en la jaro 1620 de grafoj Spaur kiel somera rezidejo.

Rilate al gastigado la vilaĝo proponas tre konfortajn altkvalitajn strukturojn: famajn bonfartcentrojn, sed ankaŭ agroturismajn gastejojn, apartamentojn kaj altkvalitajn feri-domojn, kiuj bone enkadriĝas en la arkitekturo de la vilaĝo, ankorau gardanta sian tipan montaran aspekton.

Fonto: faldfolio de FEI.