Faizabad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faizabad
فيذ آباد
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
rigardo de nordoriento al la historia urbocentro
setlejo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Badaĥŝan
Demografio
Loĝantaro 27 000  (en 2006, kun antaŭurboj 60 000 (en 2010))
Loĝdenso 6 346 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 7′ N, 70° 35′ O (mapo)37.11833333333370.5775Koordinatoj: 37° 7′ N, 70° 35′ O (mapo)
Alto 1 210 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Faizabad (Afganio)
Faizabad (Afganio)
DEC
Faizabad
Faizabad
Situo de Faizabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fayzabad, Badakhshan [+]
vdr

Faizabad (perse kaj paŝtoe فيذ آباد, ankaŭ latinliterigata Feyzabad kaj Fayz Abad respektive Fejzabad kaj Fajz Abad) estas urbo en la nordoriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Badaĥŝan. Laŭ takso en la jaro 2006 Faizabad havis proksimume 27 200 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 9 098). La plej multaj el ili estas taĝikoj kaj uzbekoj, krome ekzistas malplimultoj da paŝtooj kaj turkmenoj.

Faizabad situas 1 200 metrojn super la marnivelo. Proksimaj montoj altas ĝis 2000 metrojn super la marnivelo kaj do je 800 metroj superas la urbon. La rivero Kokĉa trafluas kaj dividas la urban teritorion: norde de la rivero situas la historia urbocentro, sude la nova urbokerno.

Kiel la tuta provinco Badaĥŝan, la urbo Faizabad historie apartenis al la antikva regno Baktrio.