Fajflingvo
Fajflingvo estas lingvo, kiu konsistas ne el kutimaj sonoj, sed el fajfoj.
La avantaĝo de la fajflingvo estas la laŭteco kompare al la kutima lingvo. Do oni povas konversacii tra pli grandaj distancoj, ekz-e trans valoj kaj ravinoj.
En pluraj montaraj regionoj de la Tero ekzistas tiaj fajflingvoj. La plej konata estas la Silbo de La Gomera. Tie oni metas unu (aŭ kelkfoje du) fingron en la buŝon kaj fajfas laŭte, imitante la parolsonojn de la hispana lingvo, nome la tonalton kiun oni povas percepti (ne tre klare) ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Ekzistas ankaŭ fajflingvoj, kie oni imitas ne la parolsonojn, sed la tonojn (altan, malaltan, altenirantan, malaltenirantan) de la bazaj lingvoj (tonlingvoj).
Krom sur La Gomera, fajfa komunikado estas kutima ankaŭ aliloke, ĉiam en malgrandaj kamparaj regionoj, ekzemple en vilaĝo Aas en la francaj Pireneoj, en la "birda vilaĝo" Kuşköy en Turkio kaj ankaŭ en Nepalo, Birmo, Junano (Ĉinio), Nova Gvineo, plurloke en Afriko, en Alasko (jupikoj), Meksiko, Bolivio kaj Brazilo (pirahanoj).
La pirahanan lingvon oni kutimas krom paroli kaj fajfi ankaŭ kanti kaj zumi.