Fajflingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fajflingvo estas lingvo aŭ variaĵo de lingvo, en kiu diroj ne formiĝas el ordinaraj parolsonoj, sed el fajfoj.

Fajflingvo ebligas interparoladon trans pli grandaj distancoj ol parollingvo, ekzemple trans valoj kaj ravinoj, ĉar fajfoj povas esti pli laŭtaj ol ordinaraj parolsonoj.

En pluraj montaraj regionoj de la Tero ekzistas tiaj fajflingvoj. La plej konata estas la Silbo de la kanaria insulo La Gomera. Tie oni metas unu (aŭ kelkfoje du) fingron en la buŝon kaj fajfas laŭte, imitante la parolsonojn de la hispana lingvo, nome la tonalton kiun oni povas percepti (ne tre klare) ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Ekzistas ankaŭ fajflingvoj, kie oni imitas ne la parolsonojn, sed la tonojn (altan, malaltan, altenirantan, malaltenirantan) de la bazaj lingvoj (tonlingvoj).

Krom sur La Gomera, fajfa komunikado estas kutima ankaŭ aliloke, ĉiam en malgrandaj kamparaj regionoj, ekzemple en vilaĝo Aas en la francaj Pireneoj, en la "birda vilaĝo" Kuşköy en Turkio kaj ankaŭ ialoke en Nepalo, Birmo, Junano (Ĉinio), plurloke en Nova Gvineo kaj Afriko, en Alasko (jupikoj), plurloke en Meksiko, en Bolivio kaj en Brazilo (pirahanoj).

La pirahanan lingvon oni kutimas krom paroli kaj fajfi ankaŭ kanti kaj zumi.

Granddistanca interparolado estas la tipa aplikokampo de fajflingvo. En tiu aplikokampo, fajflingvoj devas nuntempe konkurenci kun la uzado de poŝtelefonoj. Fajflingvoj tamen ankaŭ plenumas tute aliajn, pli socilingvistikajn rolojn, kiuj en kelkaj el la menciitaj kazoj pli gravas.