Fajfnajtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfnajtingalo
Fajfnajtingalo
Fajfnajtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. sibilans'
Luscinia sibilans
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajfnajtingalo, Luscinia sibilans, estas palearkta birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Ĝi estas migranta kaj insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en miksita arbaro de tajgo de nordorienta Azio kaj sude ĝis Mongolio, kaj vintrumas en Sudorienta Azio kaj suda Ĉinio. Estas tre rara vaganto en Eŭropo. La unua vidaĵo en Eŭropo okazis en Insulo Fair, Skotio en oktobro de 2004. Alia okazis en Pollando en januaro de 2006.

La nesto estas en arbo kaj la ino demetas 3-6 ovojn.

La Fajfnajtingalo estas pli malgranda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo, tio estas 14 cm longa. Ĝi estas tute grizbruna supre kaj grizblankeca sube, kun tre punktita brusto. Ĝi havas brilruĝecan voston. Je unua vido ĝi estas konfuzebla kun amerikaj turdoj de la genro Catharus kiaj la Salikoturdo kaj la Ermita turdeto.

Ĝi estas birdo de subkreskaĵaro en arbaroj de koniferoj, surterema laŭ kutimaro kaj insektomanĝanta. Ĝi ofte suprenmovas sian voston.

La alvoko de la Fajfnajtingalo estas pepado aŭ trilado kvazaŭ de insekto aŭ soriko. Ĝi estas sufiĉe specifa kaj pro tio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie sibilans signifas precize fajfanta.

Referencoj