Fajlilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajlilo

Fajliloj

Fajliloj
Klasifiko serurista instrumentaro
Tipoj plata fajlilo, kvadrata fajlilo, ronda fajlilo, duonronda fajlilo, triangula fajlilo
Uzata por disigo de faca tavolo de materialo
vdr

Fajlilo estas ilo por fajli — disigi facan tavolon de materialo per frotado per speciala malglata faco de la fajlilo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La malglata faco de la fajlilo estas kutime farata per du kruciĝantaj aroj de sulkoj. Fajlilo estas kutime farita el malmola ŝtalo kaj aldone plimalmoligita per hardado.

Formoj de fajliloj estadas diversaj — plata, kvadrata, ronda, duonronda, triangula, ktp. Ankaŭ ekzistas kruda, delikata, delikatega fajliloj.

Normala fajlilo havas longon ĉirkaŭ 30 ... 40 cm kaj dikon ĉirkaŭ 5 ... 15 mm. Ankaŭ ekzistas fajliletoj kun longo ĉirkaŭ 15 cm aŭ malpli kaj diko ĉirkaŭ 3 ... 4 mm.

Simila aĵo (kun akraj, tranĉaj elstaraĵoj pli altaj ol ĉe fajlilo) estas la raspilo, uzata ekz. por legomoj.

Ebena fajlilo
Cirkla fajlilo
Fajliletoj

Fajlado[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín fajli estas Glatigi metalon, lignon, k.c., skrapante per tipa ilo.[1] Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fajlilo, por ilo provizita de pikiletoj aŭ strietoj por frotadi objekton celante ĝin glatigi; kaj fajlaĵo, por deskrapaĵoj devenantaj de la fajlado.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 71.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gómez Jeria, Alejandro (2006). Procedimientos de Mecanizado. Madrid: Editorial Paraninfo. ISBN 84-9732-428-5.