Fajnbeka gipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fajnbeka vulturo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajnbeka gipo
Fajnbeka gipo
Fajnbeka gipo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. tenuirostris
Gyps tenuirostris
(Hodgson, 1844)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Fajnbeka gipoFajnbeka vulturo (Gyps tenuirostris) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas ĵuse agnoskata specio de malnovmonda vulturo. Dum iome da tempo ĝi estis kategoriigita kun sia parenco nome la Hindia vulturo, laŭ la nomo de "Longbeka vulturo". Tamen tiuj du specioj ne koincidas je siaj distribuaj teritorioj kaj povas facile esti apartigitaj de spertaj observantoj, eĉ je konsiderindaj distancoj. La Hindia gipo troviĝas nur sude de Gango kaj reproduktiĝas en klifoj dum la Fajnbeka gipo troviĝas laŭlonge de la regionoj de subHimalajo kaj en Sudorienta Azio kaj nestumas en arboj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 80 al 95 cm longa, kaj tiele tiu mezgranda vulturo estas ĉirkaŭ samgranda kiel sia frata specio, la Hindia vulturo.[1] Tiu vulturo estas ĉefe griza kun pala pugo kaj grizaj subvostaj kovriloj. La femuroj havas blankecan lanugon. La kolo estas longa, nuda, haŭteca kaj nigra. La nigra kapo estas angula kaj mallarĝa kun la malhela beko aspekte mallarĝa meze. La oreltruo estas elstara kaj evidenta.[2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Fajnbeka gipo troviĝas en Barato el la ebenaĵo de Gango norden kaj okcidenten al Himaĉal Pradeŝ, suden eventuale tiom for kiom ĝis norda Oriso, kaj orienten tra Asamo.[3] Ĝi troviĝas ankaŭ en norda kaj centra Bangladeŝo, suda Nepalo, Birmo kaj Kamboĝo.[3]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio suferis klaran malpliiĝon en siaj nombroj en lastaj jaroj. Naturaj populacioj restas el norda kaj orienta Barato tra suda Nepalo kaj Bangladeŝo, kun malgranda populacio en Birmo. La ununura reprodukta kolonio en Sudorienta Azio estas en la provinco Steung Treng de Kamboĝo. Tiu kolonio ŝajne estas nur de ĉirkaŭ 50–100 birdoj. La survivado de vulturoj en Kamboĝo povas esti okazinta parte ĉar diklofenako, kiu estas venena por vulturoj, ne estas disponebla tie. La Royal Society for the Protection of Birds (RSPB) ĉirkaŭkalkulis la nombron de Fajnbeka gipo vivantaj ĉe limoj je 1,000 en 2009 kaj antaŭkalkuloj antaŭvidas totalan formorton por la venonta jardeko almenaŭ ĉe la natura populacio.[4][5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Fajnbeka gipo estas protektata specio listata en la apendico II de la listo de CITES, ĉar ties nombroj malpliiĝis rapide. Tiu malpliiĝo okazis ĉefe pro la uzado de nesteroida kontraŭŝveliga medikamento (NSAID) nome diklofenako por laborbestoj, ĉefe en Barato. Diklofenako estas venena al vulturoj, kaj kaŭzas al ili difektojn en la renoj, kaj estas pro tio anstataŭata per meloksikamo (alia NSAID), kiu ne estas venena al vulturoj.[6] La libera vendado de Diklofenako estas malpermesata laŭleĝe en Barato; tamen oni akiras ankoraŭ Diklofenakon kontraŭleĝe kaj oni aplikas al brutaro.[4]

Kaptivbredaj programoj en Barato helpas al konservado de tiu specio, kaj oni esperas, ke kelkaj vulturoj povu esti liberigitaj al la naturo kiam la medio estu ankaŭ libera el diklofenako.[4] Kunaj klopodoj el RSPB kaj la Zoologia Societo de Londono rezultis en la unua sukcesa kaptiva bredado en 2009.[4] Du idoj de Fajnbeka gipo eloviĝis kaj estas sendepende zorgataj en Harjano kaj Okcidenta Bengalo.[5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vulture facts Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine (2011).
  2. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 90.
  3. 3,0 3,1 (2007) Rare Birds Yearbook 2008. Anglio: MagDig Media Lmtd, p. 124–125. ISBN 978-0-9552607-3-5.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Alleyne, Richard, "Endangered vulture could be saved thanks to help from RSPB", 2009-08-06. Kontrolita 2009-08-06. Arkivigite je 2009-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,0 5,1 "Indian vulture births are hailed", 2009-08-06. Kontrolita 2009-08-06.
  6. 6,0 6,1 Press Association. "Boost for endangered vultures after captive breeding success", 2009-08-06. Kontrolita 2009-08-06.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]