Fajrbeka arasario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrbeka arasario
Fajrbeka arasario
Fajrbeka arasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. frantzii'
Pteroglossus frantzii
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajrbeka arasario, Pteroglossus frantzii, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La specifa nomo rememoras la germanan naturaliston Alexander von Frantzius.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj tukanoj, la Fajrbeka arasario estas tre brilkolora kaj havas grandan bekon. La plenkreskulo estas tipe 43 cm longa (beko de 10 cm) kaj pezas 250 g.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kun nigraj kapo kaj mentono kaj malhelaj olivverdecaj supraj partoj, krom la ruĝaj pugo kaj supra vosto. Estas ruĝeca kolumo en malantaŭa kolo. La subaj partoj estas brilflavaj, kun ronda nigra punkto en la centro de la brusto kaj ruĝa larĝa bendo tra la ventro kun supra tre mallarĝa kaj apenaŭ videbla nigra bordostrio. La supra kruroj estas brunaj.

La nuda vizaĝa haŭtaĵo estas nigra, iĝante ruĝeca malantaŭ la flava okulo. La supra makzelo de la beko estas briloranĝa (pli flava ĉebaze kaj pli ruĝa ĉepinte, kio similas al fajro, de kie devenas la nomo), la malsupra makzelo estas nigra, kaj la bazo estas klare limigita flave. La kruroj estas verdecaj.

Junuloj de Fajrbeka arasario estas multe pli senkoloraj, kun fulgonigra kapo kaj brunverdaj supraj partoj. La ruĝa pugo kaj flavaj subaj partoj estas pli palaj, kaj la brusta punktomakulo, ventrobendo kaj bekobildo estas nedistingaj.

Tiu ĉi specio estas simila al la tre rilata Kolumarasario, Pteroglossus torquatus, kun kiu ĝi estis foje konsiderata samspecia. Tiu ĉi diferenciĝas el la Kolumarasario pro la tre oranĝa supra makzelo (kaj pliaj dentomarkoj), ruĝa ventrobendo kaj pli granda malhela brusta punktomakulo.

La voĉo de la Fajrbeka arasario estas laŭta, akra psiik, aŭ kisiik aŭ “kuĉiik”, simila al tiu de la Kolumarasario, sed multe pli ofte dunota.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La Fajrbeka arasario estas komuna loĝanto kaj reproduktulo en arbaroj de malaltaj teroj kaj arbarklarejoj. Temas pri specio kiu reproduktiĝas nur en la montetoj de la marbordoj de Pacifiko en suda Kostariko kaj okcidenta Panamo. La specio suferas pro perdo de habitato por senarbarigo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Etaj aroj, kutime konsistantaj el ĝis 10 birdoj, moviĝas tra la arbaro per rapida rekta flugo. Tiu ĉi specio estas ĉefe arborema kaj fruktomanĝanta, sed ĝi manĝas ankaŭ insektojn, lacertojn, birdovojn kaj aliajn etajn predojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ino demetas du blankajn ovojn en olda nesto de pegedo, 6-30 m alte en arbo. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 16 tagoj, kaj la tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj je nasko, kaj havas mallongajn bekojn kaj specializitajn kusenojn en siaj kalkanoj por protektiĝi el la aspra grundo de la nesto. Ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, helpitaj de ĝis tri aliaj plenkreskuloj, probable el antaŭa ovodemetado, kaj zorgitaj dum ĉirkaŭ 6 semajnoj, post kio ankoraŭ la plenkreskuloj plumanĝigos ilin dum kelkaj pliaj semajnoj post elnestiĝo.

La arasarioj estas nekutimaj inter tukanoj ĉar ili ripozas socie tra la tuta jaro, en grupoj de ĝis kvin plenkreskuloj kaj zorgas la idaron de tiu specio dormante en la sama truo havante siajn vostojn falditajn super la dorsojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]