Fajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo.

Kemie, ĝi estas oksida reago. Por havi fajron vi devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin.

Torĉoflamo

La eltrovo de fajro antaŭ proksimume 400.000 jarojn, estis tre grava por la disvastigo de civilizo. Ekzemple, uzante fajron, homoj povis moviĝi en pli malvarmaj zonoj, kiuj estis antaŭe tro negastama por ili. Ĉi tio rapidigis la disvastigon de prahomoj trans la mondo. Homoj kiu povis regi fajron, povis ŝirmi sin en pli bonaj loĝejoj en kavernoj.

Uzi fajron ankaŭ havis influon al homa fizika disvolviĝo. Pro kuirita manĝaĵo grandaj dentoj estis nenecesaj, kaj dentoj iom post iom evoluis al la pli malgrandaj, kiuj karakterizas modernajn homojn. Fajro ankaŭ donis eblecon al metalprilaboro, helpis la homaron al progreso en la bronza kaj fera epokoj.

Mitologio

La antikvaj Grekoj konsideris la fajron tiel granda eltrovo, ke ili kredis ĝin donaco de unu el la Titanoj, Prometeo, al homoj. Laŭ Greka mito, Prometeo estis punita per la dioj por ke li donis la sekreton pri fajro al homoj. Ĉi tiu mito, kune kun multaj aliaj rakontoj kaj kutimoj, montras kiel antikvaj homoj multe grave konsideris ilian regadon de fajro.

Vidi ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri fajro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Fajro provas la oron, mizero la koron. 
  • Citaĵo
     Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. 
  • Citaĵo
     Sen fajro ne brulas eĉ pajlo. 

Aliaj uzoj

  • Estas kanto nomata Fire (esperante: "Fajro") de sudkorea hiphopa grupo 2NE1 (6-a de Majo 2009).

Referencoj

  1. [1]


Ŝablono:LigoElstara