Fajrobrigado profesia de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajrobrigadisto de la distrikto Erfurto kontrolante rikoltlaborojn en 1986.

La Fajrobrigado profesia de Erfurto (germane: Berufsfeuerwehr Erfurt) estas unu 107 profesiaj fajrokontraŭbatalantaroj de Germanujo kaj la plej maljuna de Turingio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de erfurta fajrobrigadado komenciĝis en la 1351-a jaro. Tiam estis skribita la unua fajro-ordo de la urbo, la t.n. Zuchtbrief. Internajbara helpo dum fajregoj estis normale. Nur multajn jarcentojn post, en 1862, fonditis moderna kontraŭincendia trupo, la t.n. Turnerfeuerwehr.

Pro la rapida evoluo de Erfurto al metropolo je la komenco de la 20-a jarcento (en 1906 la loĝantaro transpaŝis la limon de 100.000 animoj) la konsilantaro devis okupiĝi pri modernigo de fajroestingado: en la 1-a de aprilo 15 viroj konsistigis la unuan kontingenton de la nove fondita fajrobrigado. En 1912/13 oni novkonstruis deponejon ĉe la Regler-ringobulvardo por anstataŭigi la malnovan ĉe Neuerbe nr. 30 (finkonstruita en 1908). Tiam aŭtomata fajreganoncsistemo ekfunkciis kun 58 publikaj brulalarmiloj.

En 1931 estis jam 50 fajrobrigadano deĵorantaj, hodiaŭ la nombro sumiĝas je 217 kiu laboras en moderna centro por protektado kontraŭ danĝeroj kaj ĉe alia fajrobrigada stacio.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

En tuta Erfurto sume estas ne tute 1200 fajrobrigadanoj neprofesiaj kiuj labaras sindone por la bonstato de la tuta urbo, de la kvartalo Stotternheim ĝis Molsdorf, de Vieselbach ĝis Töttelstädt.

Iliaj taskoj havas grandan gamon: foje ili helpas kapti (ne ĉiam venenajn) serpentojn, foje ili forigas damaĝojn kaŭzitajn per kirloŝtormoj, foje ili evakuas plenŝtopitajn InterCityExpress-trajnojn paneintajn. En 2011 estis je pli ol 800 fojoj pretenda helpo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Stadtfeuerwehrverband Erfurt (eld.): 150 Jahre Freiwillige Feuerwehr Erfurt, Erfurt 2012, ISBN: 978-3-95400-046-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]