Fajroestingisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pola fajroestingisto
Germana fajroestingisto
Fajroestingistoj luktante kontraŭ fajro en kontrolita ekzercado.
Fajroestingisto, dum forsta incendio

Fajroestingisto[1][2][3], fajrobrigadano[1][2][3][4], fajrobrigadisto[2][5]fajrosoldato estas ano de speciala taĉmento (profesia aŭ volontula), kies tasko estas batali kontraŭ incendioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni atribuas al la Romia Imperiestro Cezaro Aŭgusto la kreadon de la unua taĉmento de fajrestingistoj en la urbo de Romo.

Estas multaj historiaj pruvoj de agado de grupoj de organizitaj personoj por lukti kontraŭ incendioj, sed la plej antikvaj pruvoj venas el Romio. Kun antikveco de 1.650 jaroj, germanaj arkeologoj, sub la regado de Bernd Paeffgen, malkovris en 2004, en la valo de rivero Rejno ion, kio estis priskribita kiel akvopumpilo (en kelkaj landoj fajrestingistoj estas nomitaj pumpistoj). La ekipo havis krome maldikan tubon de 1,10 metroj kiu estis unuigita al la pumpilo. Dekomence miskonsiderita kiel lanĉilo, la postaj pruvoj rivelis, ke tiu restaĵo estas kondukilo aŭ hoso.

En la antikva Romo kaj tiu de Julio Cezaro, Marko Licinio Kraso estis unu el la plej riĉaj personoj de la urbo, ties riĉo devenis el la domposedo kaj luo, sed la legendo atribuas al li la honoron esti la organizinto de la unua servo kontraŭ incendioj de Romo; por certigi, ke liaj propraj fajrestingistoj havu ĉiam laboron, li organizis ankaŭ la unuajn taĉmentojn de "incendiistoj" el kiuj oni havas referencojn en la Historio. Sed tiuj praaj fajrestingistoj estis kontrolitaj de Kraso, kiu estis ambicia kaj krudela, kaj ne ordonis estingi la incendion se la posedanto ne vendus sian posedaĵon je favora prezo tiumomente. Homoj preferis akiri la monon de maljusta vendo anstataŭ havi detruitan domon.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Fajroestingistoj forsavantaj okupanton de akcidenta aŭto en Zaragoza

Aktuale la Fajrestingistoj (aŭ la taĉmento de fajrestingistoj) estas organizo kiu dediĉas sin al:

  • Evitado de akcidentoj kaj incendioj
  • Kontrolo kaj estingo de incendioj.
  • Zorgo de incidentoj kun danĝeraj materialoj.
  • Antaŭhospitala zorgo.
  • Savo de personoj kaj bestoj endanĝeritaj.
  • Azisto kaj sukuro ĉe trafikakcidentoj.
  • Azisto kaj sukuro ĉe inundoj aŭ aliaj naturaj katastrofoj.
  • Kontrolo de evitado de akcidentoj en konstruado (teknika helpo).
  • Aliaj katastrofoj malfacila katalogeblaj.
  • Formado por memhelpo en riskaj situacioj.

Tradicie la ĉefa tasko de la fajrestingistoj estis, kiel diras ties nomo, estingi fajrojn, sed dum la pasintaj jardekoj la nombro de teknikaj helpoj pliiĝis. Pro tio la fajrestingistoj disponas el ĉaroj, kie ili havas ne nur ilaron por estingi fajron, sed ankaŭ por helpi en aliaj urĝaj situacioj.

Estingi fajrojn kiel tiu estas la ĉefa tasko de fajrestingistoj

Organizado[redakti | redakti fonton]

Plej parto de fajrestingistoj estas en publikaj organizoj, kaj estas de du tipoj: pagaj aŭ volontuloj, ambaŭ profesiuloj. Ekzistas ankaŭ aliaj pli eksterordinaraj tipoj, kiel privataj fajrestingistoj (kiel FALK - Danio), taĉmentoj de fajrestingistoj en fabrikoj kaj entreprenoj (kiel tiuj de kemia industrio) kaj taĉmentoj de fajrestingistoj en universitatoj, kiuj ĝenerale kunlaboras en scienca priserĉado rilate la profesion, krom ties specifaj taskoj.

Estas tiuj kiuj ne ricevas salajron pro esti fajrestingisto, ĉar nur krom kaj aparte sian ĉiutagan laboron, ili dediĉas parton de sia libera tempo al la tasko estingi incendiojn, sukuro, savo, ktp. La ideo estas, ke tiu estas porsocia tasko kaj ĉiuj devus kunlabori eĉ senpage. Tio dependas de la landoj kaj malfacile oni komprenas en landoj kie estas volontulaj fajrestingistoj, kiel aliaj fajrestingistoj povas malavare enspezi pro la malfortuno de alia. Simile malfacile oni komprenas en landoj kie ne estas volontulaj fajrestingistoj, kiel tiaj fajrestingistoj povas esti tiom sindediĉaj kaj malavaremaj fari tiom pezan kaj riskan laboron senpage. Tio okazas ekzemple inter Hispanio kaj Portugalio, najbaraj landoj, kie estas respektive nur pagataj kaj nur volontulaj fajrestingistoj.

Ankaŭ Peruo, Ĉilio kaj Domingo estas landoj kie estas nur volontaj fajrestingistoj kiel ununura jura institucio dividita en diversaj taĉmentoj kaj rotoj, kies membroj ricevas nek pagon nek salajron, kaj kiuj atingas resursojn pere de donacoj por aĉeti materialon, ekipojn kaj trejnadon por la membroj.

Krizalvokoj[redakti | redakti fonton]

Por alvoki la fajrestingistojn kaze de urĝa krizo, la telefonnumero estas 112 en ĉiu lando de la Eŭropa Unio. En aliaj ŝtatoj la telefonnumeroj estas aliaj. Ekzemple, en Usono estas 911 tradicie, en Peruo estas 116, en Venezuelo 171, en Ĉilio 132, en Argentino 100 aŭ ekde kelkaj jaroj kiel en Usono ankaŭ 911.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Laŭ la vortaro "Ĉeĥa-esperanta", de Karel Kraft, paĝo 70, kapvorto hasič
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ la vortaro "Malgranda vortaro pola-esperanta", de Kazimierz Tymiński, paĝo 296, kapvorto strażak
  3. 3,0 3,1 Laŭ la vortaro "Pocket Esperanto Dictionary, english-esperanto, esperanto-english", de Dr. Andrew McLinen, paĝo 112, kapvorto fire man sub fire
  4. Laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de Erich-Dieter Krause, el 1999, paĝo 196, kapvorto fajro
  5. Laŭ la vortaro "Rječnik hrvatskosrpsko-esperantski, esperantsko-srpskohrvatski", de Marinko Gjivoje, paĝo 332, kapvorto vatrogasac

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]