Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
biblioteko

LandoĈeĥio
SituoSvitavy

Estiĝo1969

vdr

Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio estiĝis el iama biblioteko de scienc-teknika sekcio de ĈEA (ĉirkaŭ mil libroj).

En 1969 fondiĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj baldaŭ poste ankaŭ scienc-teĥnika sekcio, en kiu aktivis ankaŭ slovakaj esperantistoj. La sekcio celis fakan lingvon en Esperanto, verkadon kaj tradukadon de faka literaturo kaj ellaboron de politeĥnika vortaro inter Esperanto kaj la ĉeĥa (slovaka) lingvo. Por tiuj celoj necesis konatiĝi kun la jam ekzistanta faka literaturo esperantlingva. Aŭtune 1970 la sekcio fondis Bibliografion de Teknikaj Verkoj en Esperanto, kiu kolektis informojn pri libroj kaj ankaŭ la librojn mem. Tiamaniere estiĝis bazo de la faka biblioteko, kiu iom-post-iome kreskis kaj riĉiĝis ne nur je fakaj verkoj, sed ankaŭ je beletro. Sekve la scienc-teknika sekcio estis anstataŭigita per sekcio de informadiko kaj la faka biblioteko iĝis parto de la asocia Libroservo (libroj prunteblaj kaj libroj aĉeteblaj). En 2008 la kolekto iĝis integra parto de la Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĉe Esperanto-Muzeo en Svitavy kaj la libroj estas konsulteblaj en ĝia katalogo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio