Faka Esperanto-vortaro: Inversa Vortaro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Inversa Vortaro ordigas la vortaran materialon ne laŭ la vorto-komenco, sed laŭ la vorto-fino. Tiel oni trovas ekzemple sub la litero M jenajn vortojn:

         gram /o
      diagram /o
     tefigram /o
   organigram /o
     ideogram /o
    radiogram /o
 encefalogram /o
          ktp. 

Inverse, t.e. de la vortfino, ordigitaj vortaroj pro tio helpas:

  • trovi rimojn (kp. rimvortaroj)
  • studi (pseŭdo-) sufiksojn
  • studi kunmetitajn vortojn (ekz. kun "maŝino", bor-, kudro- ktp.)
  • trovi referencojn por difino-vortaroj (ekz. de monogamio al poligamio kaj inverse).

[redaktu] Inversaj Vortaroj en Esperanto