Fakaj Esperanto-asocioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.

Listo de fakaj asocioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝermolisto de Esperanto-asocioj.

Multaj el la asocioj montrataj sube ne plu funkcias.

Fako Asocio Kunlaboro kun UEA
Agrikulturo Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio
Alternativa Ekonomio SIKA-Esperanto
Arto Universala Artista Ligo de Esperantistoj (UALE)
Astronomio Astronomia Esperanto-Klubo (AEK)
Ateismo Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)
Aŭtomobilismo Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista (IEKA) verŝajne malfunkciis en 1995
Bahaa Kredo Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)
Bibiliismo, Orientalismo Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalismoj (IABO)
Biciklado Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)
Biologio Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE)
Blinduloj Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) LIBE - aliĝinta
Ekologio Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Ekonomio Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) IKEF - aliĝinta
Ekumenismo Tutmonda Ekumena Ligo (TEL)
Etnismo Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)
Eŭropa agado[klarigu]
Evangeliismo Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)
Familioj Esperantaj[klarigu] Rondo Familia
Fervojistoj Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) IFEF - aliĝinta
Filatelo Esperanto-Ligo Filatelista – Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF-AREK)
Filozofio Filozofia Asocio Tutmonda (FAT)
Fokolar-Movado Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado
Forstado Internacia Forstista Rondo Esperantlingva (IFRE)
Freinet-pedagogio Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto)
GLAT, samseksemo Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG)
Goo Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI)
Handikapitoj Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH)
Hilelismo Hilelista Esperanto-Rondo
Instruo Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ILEI - aliĝinta
Interreto Esperanto ĉe Interreto (E@I)
Islamo Universala Islama Esperanto-Asocio (UIEA)
Juro Esperanta Jura Asocio
Ĵurnalismo Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) malfunkciis en 2003; refondiĝis en 2008
Kat-amantoj Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro
Katolikismo Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
Komunismo Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK)
Komunumoj[klarigu] Hejmoj de Internacia Kulturo (HIK)
Konstruistoj Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE)
Kooperativismo Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO)
Kultura agado[klarigu] Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK)
Kvakerismo Kvakera Esperantista Societo (KES)
Laborista Esperanto-movado Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
Martinus-kosmologio Martinus-Instituto
Matematiko Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM)
Medicino UMEA - aliĝinta
Mensa Espermenso
Mondcivitanismo Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo
Mormonoj Por-Esperanta Mormonaro (PEM)
Motorciklismo Esperantista Motorciklanta Ĉeno (EMĈ)
Muziko
Naturamikoj Esperanto-Fako de la Naturamika Internacio (TANEF)
Naturismo Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE)
Nefumismo Tutmonda Agado – Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN)
NIFO-j CEUFO – regiona Esperanta centro pri nifologio
Oomoto Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA)
Ortodoksismo Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE)
Paco
P.T.T.[klarigu] Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio (IPTEA)
Radio Amikaro de Esperanto en Radio (AERA)
Radioamatoroj Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA)
Religi-komparado Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI)
Rotario Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE)
Saniĝo per spiritaj fortoj Amikaro Bruno Gröning – Esperanto-sekcio
Scienco Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) ISAE - aliĝinta
Sindikatoj Sindikata Agado
Skoltoj Skolta Esperanto-Ligo (SEL)
Sociala Integriĝo Apsike 1997
Sociala laboro Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE)
Solidaro[klarigu] Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato
Spiritismo Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz
Ŝako Esperanta Ŝak-Ligo Internacia (EŜLI)
Tradukado Internacia tradukreto pere de esperanto (ITRE)
Turismo Monda Turismo (MT)
Tutmondiĝo (universalismo)
Ŭonbulismo Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)
Vegetarismo Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA)
Verkistoj Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)
Veteranoj[klarigu] Veterana Esperantista Klubo (VEK)
Vivstilo[klarigu] Movado sen Nomo

Kunlaboro kun UEA kaj TEJO

Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[1]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA (2013-2016) - ĉiu asocio havas po unu. Tridek kvar fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[1]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[2]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.

Referencoj

Eksteraj ligiloj