Fakaro en valdorfaj lernejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fakaro en valdorfaj lernejoj inkluzivas la subajn fakojn.[1][2][3]

Kaj en bazaj kaj en mezaj lernejoj, la plej multaj fakoj estas instruitaj en ĉeflecionaj blokoj de 3 ĝis 5 semajnoj. Dum tiu bloko ĉiu lernanto verkas kaj ilustras "ĉeflecionan libron", kiu reprezentas la dum la bloko lernitan materialon.[4]

Lingvo kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

En la valdorfa pedagogio skribado kaj legado estas instruataj kiam infanoj estas ses aŭ sepjaraĝaj. En la komenco venas la parola rakonto de historio, kiun la infano aŭskultas kaj rerakontas. Poste, uzante imagajn bildojn de sonoj (ekz. serpenton por la literon "S"), infanoj iom post iom lernas la abstraktajn literformojn, kaj daŭrigas al fonetiko, literumo, gramatiko, ktp.

Post kiam ili skribis proprajn historiojn kaj ilustris ilin en personaj libroj, la infanoj lernas legadon el la vortoj, kiujn ili skribis mem. Post kiam la infanoj havas pli ol 13 jaroj oni fokusas je literaturo.[5]

Matematiko[redakti | redakti fonton]

Formala instruado ekas kiam infanoj estas 6/7-jaraĝaj per la kvar aritmetikaj operacioj. Frakcioj estas enkondukataj je aĝo 9/10, decimaloj kaj rilatoj je aĝo 10/11, procentoj je aĝo 11/12, algebro je aĝo 12/13. Poste venas geometrio, konikaj sekcoj, trigonometrio, probabloj, kombinatoriko kaj infinitezima kalkulo. Je aĝoj 15/16 kaj 16/17 estas enkondukataj priskriba kaj projekcia geometrioj.[2]

Naturo kaj scienco[redakti | redakti fonton]

Biologio estas enkondukita ekde la aĝo 6 aŭ 7 per historioj de la "viva mondo".[2] Observado kaj priskribo de la "viva mondo" ekas je la aĝo 9 aŭ 10.[5]

La fakaro inkluzivas lecionblokoj pri agrikulturo (aĝo 9/10), bestoj (aĝo 10/11), plantoj (aĝo 11/12), kaj geologio, homa biologio kaj astronomio (aĝo 12/13).[2][5]

Oni instruas al infanoj ke ili estas ligita al naturo kaj ĉirkaŭa medio, kaj ke pro tia interdependeco, la fakto kia ili traktas naturon kaj medion estas almenaŭ tiel grava, kiel ili traktas sin mem kaj unu la alian.[6]

Post la aĝo de 13, valdorfaj lernejoj instruas historian devenon, kulturan fonon kaj filozofiajn radikojn kaj konsekvencojn de sciencaj malkovraj. Fine de la lerneja periodo la lernantoj havas ideon pri la moderna scienco samnivela kiel en aliaj lernejoj.[1]

Historio kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Historio komenciĝas per rakontoj mitaj kaj arketipaj je aĝo 6/9. Kiam infanoj estas 10-jaraĝaj historiaj lecionoj ekligas la lokan ĉirkaŭon al loka geografio. Ekde la 11-a jaro historio estas enkondukata kiel formala fako.[5]

Fremdaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Du fremdaj lingvoj estas instruataj ekde la sesa vivojaro.[5] Dum la du unuaj jaroj la instruo de fremdaj lingvoj estas nur parola. Nur poste venos legado kaj skribado de tiuj lingvoj. La lingvoinstruado celas dum la tri unuaj jaroj sentigi al la infanoj, ke ili apartenas al pli granda grupo kaj instigi al komprenon de la aliaj. Tio helpas krei senstresan rilaton al nekonataj aferoj, kio estas gravega por ĉiuj postaj lernadoj, specife por lingvolernado.[2]

Arto kaj metio[redakti | redakti fonton]

Dum la bazaj jaroj oni ĉiutage desegnas kaj semajne pentras, aldone infanoj estas instruita pri modelado kaj skulptado uzante abelvaksonargilon.[5] Oni instruas ankaŭ desegnaĵon de geometriaj kaj dinamikaj formoj laŭ metodo de unu el la unuaj valdorfaj pedagogoj, Hermann von Baravalle, konata en la lernejoj kiel "formdesegnado".[2] Instruado de arto daŭras dum la tuta lerneja periodo.

Metioj inkluzivas trikadon, kroĉetadon, kudradon kaj brodadon. Ili estas instruitaj ekde la aĝo 6, kun projektoj, kiuj povas inkluzivi kusenojn, ŝtrumpetojn, gantojn kaj pupojn.[5] Pose venas la prilaborado de ligno kaj metiartoj kiel korbfarado, teksado kaj librobindado.[6]

Muziko[redakti | redakti fonton]

En bazaj lernejoj infanoj kantas ĉiutage kun la klasinstruisto. Kutime semajnaj kantlecionoj okazas kun aparta muzikinstruistoj tre frue kaj daŭrigas kiel ĥora kantado dum la tuta lerneja periodo. Muziko estas foje integrata al instruo de fakoj kiel aritmetiko, geografio, historio aŭ scienco.[7]

Ekde la unua jaro en valdorfa lernejo la infanoj estas instruataj flutadon, unue laŭ kvintona gamo, du aŭ tri jarojn poste laŭ diatoniko, kiam la infanoj eklernas kordan muzikilon: violonon, aldviolononviolonĉelon. Valdorflernejanoj ofte sekvas privatajn muziklcionojn kiam oni formas klasan orkestron, ĉirkaŭ la 10-a vivojaro. 11-jaraĝaj infanoj ofte ŝanĝas aŭ aldonas muzikilon, kiel lignalatuna blovinstrumentoj. Orkestra edukado daŭras ĝis la fino de la valdorfa lernejo, tamen en kelkaj lernejoj la fako iĝas iel opcia.[4]

Eŭritmio[redakti | redakti fonton]

Eŭritmio estas moviĝarto, kutime akompanata de poeziomuziko, kreita de Rudolf Steiner por "helpi infanojn harmoni evoluiĝi kun menso, korpo kaj animo".[5] Eŭritmio estas fako en valdorfaj lernejoj dum ĉiu jaro.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Martyn Rawson and Tobias Richter, The Educational Tasks and Content of the Steiner Waldorf Curriculum,
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 E. A. Karl Stockmeyer, Rudolf Steiner's Curriculum for Waldorf Schools, Steiner Schools Fellowship, 1985
  3. Rena Upitis, In praise of romance[rompita ligilo]
  4. 4,0 4,1 Todd Oppenheimer, Schooling the Imagination, Atlantic Monthly, Sept. 99
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 Woods, Ashley and Woods, Steiner Schools in England, University of West of England, Bristol: Research Report RR645, section 5.2, "Curriculum"
  6. 6,0 6,1 Rist and Schneider, Integrating Vocational and General Education: A Rudolf Steiner School, Unesco Institute for Education, Hamburg 1979, ISBN 92-820-1024-4, pp. 74-90
  7. Freda Easton, The Waldorf impulse in education:Schools as communities that educate the whole child by integrating artistic and academic work, Ph.D. thesis, Columbia University Teachers College, 1995

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]