Ĵuraso (montaro)
Enhavo |
Enkonduko [redakti]
La Ĵuraso estas montaro en Svislando, Germanio kaj Francio. Ĝi situas nord-okcidente de la alpa ĉeno.
Nomo [redakti]
La vorto ĵura origine devenas el la kelta lingvo. La keltoj nomis la montaron Ĵor, la romianoj Juris, kio signifis "arbaro" aŭ "arbarlando". La nomo estis supozeble elektita pro la vastaj arbaroj en la ĵurasa montaro. La germanaj ĵuraso-kamparoj ricevis sian nomon tra la ĉirkaŭvojo de la nomdono por la ŝtonformacio. Unue Alexander von Humboldt enkondukis 1795 la esprimon ĵurasia ŝtonaĵo por la nomdona kalkŝtonaĵo el la svis-franca ĵuraso. Poste la esprimo estis enkondukita de Alexandre Brongniart (1829) por karakterizi la geologian ŝtonformacion Ĵurasio. Nur pli poste oni nomis ankaŭ la Ŝvaban Albon kaj la Frankan Albon ĵurasiajn montarojn.
Geologio [redakti]
La ĵurasa montaro formiĝis en la miocena epoko antaŭ 10 ĝis 2 milionoj da jaroj kial sekvo de la alpo-faldiĝo. La Alpoj faldiĝis pro premo de la kontinento Afriko al la kontinento Eŭrazio. Pro la estiĝinta pezo de la alpa ĉeno estiĝis sekundara premo al la eŭrazia kontinento, kio kaŭzis la faldiĝon de la Ĵuraso, kiu en alteco kaj vasteco pro tio estas konsiderinde malpli granda ol la Alpoj.
Turismo [redakti]
La Ĵuraso estas pro siaj arbaroj kaj multaj deklivaj rokoj, kavernoj kaj pitoreskaj vilaĝoj kaj urbetoj belaga regiono por migradi. En vintro ĝi estas ankaŭ alloga regiono por skiado, precipe skikurado.
Esperanto-movado [redakti]
La regiono de la ĵuraso estas forte ligita kun la historio de Esperanto. El tiu regione devenas personecoj kiel Edmond Privat, kaj en la urbo La Chaux-de-Fonds en la centro de la Ĵuraso troviĝas CDELI, kiu posedas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj de la mondo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ĵurasa montaro