Niedermuhlern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falebach)
Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Niedermuhlern dumvintre
Niedermuhlern dumvintre
Niedermuhlern dumvintre
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 51′ 42″ N 7° 27′ 56″ O / 46.86167 °N, 7.46556 °O / 46.86167; 7.46556 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 42″ N 7° 27′ 56″ O / 46.86167 °N, 7.46556 °O / 46.86167; 7.46556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 464
Areo 7,25 km²
Alteco 829 m super marnivelo
Poŝtkodo 3087
Komunumkodo 0877
Mapo de Niedermuhlern
Mapo de Niedermuhlern
Mapo de Niedermuhlern
vdr


Niedermuhlern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 464 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niedermuhlern situas en la Svisa Mezlando en monteta regiono proksimume 10 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno kaj okcidente de la valo de la rivereto Gürbe. La okcidentan parton de la komunuma teritorio senakvigas la rojo Scherlibach okcidenten al la rivero Sense, dum la orienta parto estas senakvigita al Gürbe. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Niedermuhlern (sur alteco de 829 m s.m. en la centro de la komunumo) la setlejoj Bachmühle (sur alteco de 776 m s.m. apud la rojo Scherlibach), Holzmatt (sur alteco de 845 m s.m. sude de la ĉefvilaĝo), Niederblacken (sur altedo de 828 m s.m. ĉe la norda deklivo de la monteto Imihubel), Oberblacken (sur alteoc de 915 m s.m. ankaŭ ĉe la norda deklivo de Imibuhbel), Ratzenberg (sur alteco de 890 m s.m. sur jugo inter la fontoj de la rojoj Scherlibach kaj Bütschelbach okcidente de la monteto Imihubel), Uecht (sur alteco de 950 m s.m. sur jugo inter la rojoj Scherlibach kaj Bütschelbach oriente de Imihubel), kaj Falebach (sur alteco de 785 m s.m. ĉe la orienta deklivo de la monto Längenberg supre de Toffen), krome al la komunumo apartenas tuta aro da izolitaj bienoj kaj biengrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,25 km², de kiuj 17,9% estas kovritaj de arbaro, 75,3% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niedermuhlern limas en nordo al Wald, en oriento al Toffen, en sudo al Rüeggisberg, kaj en okcidento al Oberbalm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Niedermuhlern pasas la vojoj n-ro 1212 (de Riggisberg al Oberbalm), l221 de Niedermuhlern al Wald, kaj 1214 de Kehrsatz al Helgisried. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 7 kilometrojn nordoriente apud Belp. Per la poŝtaŭtolinioj de Wabern al Niedermuhlen kaj de Riggisberg al Köniz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niedermuhlern datiĝas el la jaro 1241 kiel Muolerrun. Ek de la 13-a jarcento diversaj bernaj civitanoj kaj monaĥejoj apartenis bienojn en Niedermuhlern. En la jaro 1456 la senjoroj de Ringoltingen kaj en la jaro 1557 la senjoroj Zehender posedis la senjorecon kan malaltan jurisdikcion. Proksimume en la jaro 1600 la malalta jurisdikcio estis akirita de la urbo Berno, kiu administris la komunumon en la urba tribunalo. Post la fino de la Helveta Respubliko Niedermuhlern estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]