Falkoformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Falkoformaj birdoj
Bruna falkoFalco berigora
Bruna falko
Falco berigora
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Sharpe, 1874
Familioj

Akcipitredoj Accipitridae
Pandionedoj Pandionidae
Falkedoj Falconidae
Sagitariedoj Sagittariidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Falkoformaj birdoj estas la ordo de birdoj, kiun en la lingvo ĉiutaga oni ankaŭ nomas "predobirdoj" aŭ rabobirdoj. Por iuj fakuloj Falkoformaj birdoj aŭ (Falconiformes) tamen estas ordo aparta de Akcipitroformaj kaj enhavas nur la familion de Falkedoj (Falconidae). Temas pri grupo de ĉirkaŭ 290 specioj de birdoj kiuj enhavas la dumtagajn rabobirdojn.

Klasigaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Tradicie ĉiuj rabobirdoj estas grupigitaj en kvar familioj ene de tiu ununura ordo. Tamen en Eŭropo iĝis komuna disigi la ordon en du: la falkoj kaj karakaroj restus en la ordo Falkoformaj (ĉirkaŭ 60 specioj en 4 grupoj), kaj la restantaj 220 specioj (inklude la Akcipitredoj, tio estas agloj, akcipitroj, kaj multaj aliaj) estas enmetitaj en separata ordo Akcipitroformaj. Oni konas prahistorian familion nur el fosilioj, nome Horusornitedoj.

La ideo ke Falkoformaj estu dividata en multaj ordoj venis el sugesto ke la ordo ne kunhavas ununuran stirpon ekskluda de aliaj birdoj. Plej polemika sed pli bone subtenita sugesto estas ke Katartedoj ne estas Falkoformaj, sed estas rilataj al cikonioj, en separata ordo Cikonioformaj. Tamen morfologia pruvaro subtenas la komunan devenon de la Falkoformaj, kaj ankaŭ la Strigoformaj povus esti tre proksimaj al la Falkoformaj.

La American Ornithologists' Union provizore reenmetis la Malnovmondajn vulturojn (familio Katartedoj) en Falkoformaj en 2007.[1][2] Tio iras kontraŭ la influa Taksonomio de Sibley-Ahlquist, laŭ kiu ĉiuj rabobirdoj estas lokigitaj en Cikonioformaj, sed la Katartedoj estas konsiderataj for de la stirpo kiu inkludas aliajn rabobirdojn. Dum tio lasta povus esti prava, la "Cikonioformaj" sensu Sibley kaj Ahlquist estas parafiletika, artefarita arigo kaj unu el la plej feblaj punktoj de ties klasiga skemo.

Analizoj de kariotipo indikas ke la Malnovmondaj vulturoj ja estas distingaj, kaj ke la Akcipitredoj staras aparte el ĉiuj alaij falkoformaj birdoj pro tio ke ties mikrokromosomo montras altan gradon de merĝo al mezgrandaj kromosomoj, kio estas unika ĉe birdoj (de Boer 1975, Amaral & Jorge 2003, Federico et al. 2005). Ĉu tio pezas por la valideco de la proponita ordo de Akcipitroformaj estas ankoraŭ disputata temo, sed ĝi almenaŭ pruvas, ke la akcipitredoj estas monofiletika grupo.

Estas ĵusa teorio[3] baze sur prigenaj studoj, ke falkoj estas pli proksime rilataj al la psitakoj kaj al la paserinoj ol aliaj birdoj inklude la Akcipitredojn, kaj ke tiele la Falkoformaj ne estas monofiletikaj eĉ se la Katartedoj estas ekskluditaj.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Oni konas Falkoformajn el Meza Eoceno (la ebla baza genro Masillaraptor el Messel). Ili tipe havas akran hokoforman bekon kun vaksaĵo (milda areo) en la proksimodorsa areo, kiu enhavas la nastruojn. Ties flugiloj estas longaj kaj larĝaj, taŭgaj por ŝvebado, kun eksteraj 4–6 unuarangaj marĝenaj.

Falkoformaj havas fortajn krurojn kaj piedojn kun rabobirdaj ungoj kaj malebla malantaŭa ungo. Preskaŭ ĉiuj Falkoformaj estas karnovoraj, kaj ĉasas per vidado dumtage aŭ interlumo. Ili estas esceptaj longvivodaŭraj, kaj plej havas malaltajn reproduktajn indicojn.

Junuloj havas longan, tre rapidan kreskoperiodon, sekve de 3–8 semajnoj de nestozorgo post la unua ekflugo, kaj de 1 al 3 jaroj de seksa nematureco. Inoj estas pli grandaj ol maskloj. Seksa dimorfismo estas ĝenerale plej ekstrema ĉe specializitaj birdomanĝantoj, kiaj la akcipitroj de la genro Accipiter kaj la falkoj de la genro Falco, kie ino povas esti pli da duoble fortika ol sia partnero; tio ne ekzistas ĉe vulturoj. Monogamio estas ĝenerala, kvankam alternativa partnero estas ofte selektata se antaŭa mortas.

Falkoformaj estas inter la plej diversaj laŭ grando. La plej malgrandaj specioj estas ŝajne la Indonezia falketo, el kiuj la malgrandaj maskloj povas pezi nur 28 g, kaj estas 14 cm longaj kaj havas enverguron de 26 cm. La plej granda specio estas la Monaĥvulturo, ĝis 14 kg peza, 118 cm longa kaj 3 m de enverguro.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tutmonde; 260 specioj; foje ĉiuj familioj escepte la Falkedoj estas separataj kiel Akcipitroformaj, aŭ la Katartedoj lokigitaj en ankoraŭ separata ordo, nome Katartoformaj .

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Banks, Richard C., et al. (2007). "Forty-eighth Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds", gazeto : The Auk, volumo : 124, numero : 3, paĝoj : 1109–1115. COI:[1109:FSTTAO2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2007)124[1109:FSTTAO]2.0.CO;2]. Alirita 2009-05-31.
  2. American Ornithologists' Union. Check-List of North American Birds. Alirita 2009-05-31.
  3. Hackett et al 2008

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Amaral, Karina Felipe (2003). "The chromosomes of the Order Falconiformes: a review", gazeto : Ararajuba, volumo : 11, numero : 1, paĝoj : 65–73. Alirita 2011-05-26. (pdf)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]