Fall River (Masaĉuseco)
El Vikipedio
| Fall River | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Usono | |
| Ŝtato | Masaĉuseco | |
| Kantono | Kantono Bristol (Masaĉuseco) | |
| Fondita en | loĝata de 1670 | |
| Urbestro | William A. Flanagan | |
| Poŝtkodo | 02720–02724 | |
| Telefona antaŭkodo | 508 / 774 | |
| Kodo laŭ FIPS | 25-23000 | |
| Retpaĝaro | http://www.fallriverma.org | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 91.938 | |
| Loĝdenso | 2964 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
41°42′05″N 71°09′20″U / 41.70139°N, 71.15556°UKoordinatoj: 41°42′05″N 71°09′20″U / 41.70139°N, 71.15556°U | |
| Alto | 61 m | |
| Areo | 99 km² | |
Fall River estas urbo en kantono Bristol en Masaĉuseco en Usono. Ĝi situas ĉe la enfluejo de rivero Taunton en Mount Hope Bay, subgolfo de Golfo Narragansett.
La teritorio, antaŭe loĝata de indianoj, estis eksetlata de eŭropanoj ekde 1653; ĝi tiam apartenis al Freetown. En 1803 ĝi apartiĝis de Freetown sub la nomo Fall River, kiun ĝi jam en 1804 ŝanĝis al Troy. La 12-an de februaro 1834 oni oficiale reŝanĝis la nomon al Fall River. La nomo rilatas al akvofaloj ĉe rivereto Quequechan, kiu trafluas la urbon.
En la 19-a jarcento, precipe ĉirkaŭ 1872, Fall River estis la plej grava tekstil-manufaktura centro de Usono.
La urbo havas la plej grandan elcentaĵon de portugal-devenaj loĝantoj en Usono, inter 40 kaj 50 %[1].
Referencoj kaj fontoj [redakti]
- ↑ E-Podunk diras 43,9 %, universitata studo de 2005 eĉ diras 49,6 %.