Falo de la homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adamo kaj Eva en ĉizaĵo de Sebald Beham.

Per la termino "la falo de la homo" (= homaro) aŭ simple "la Falo", la kristana teologio, laŭ la raportaĵo de la Biblio en Genezo 3, referencas al la evento pro kiu ĝi kredas ke la homaro perdis materiajn kaj spiritajn privilegiojn kaj la originan kondiĉon je kiuj ĝi ĝuis en la momento de ĝia kreiĝo. La termino "Falo" difinas, sekve, ankaŭ la rezultan kondiĉon. Tiu evento konsideritas fundamenta por la kompreno de la homa kondiĉo kaj de la elaĉeta agado de Jesuo Kristo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La juda kaj islama vidpunktoj interpretantaj la samajn tekstojn, ne alvenas al la samaj konkludoj tiom dogmaj kaj rigidaj de kristanismo, ĝin prefere akceptante ilustraĵo pri la dinamiko tento-peko-sekvoj en la sperto de ĉiu homo kaj decide negante kion asertatan en la kristanaj Skriboj.

Ankaŭ la samtempa sciencisma raciisma kaj materialisma ideologio rifuzas tiujn konceptojn ilin formetante inter la religia mitologio kontraŭa al la realo. La samon asertas tiuj kristanoj kaj judoj kiuj, foriĝante el tradiciaj krederoj, akceptas Evoluismon kaj la eventojn de ĝi evidentigitajn rilate la originon de la homo, diversmaniere provante kun ĝi krei sintezon aŭ revizion. Ne mankas provoj, inter kristanajn teologoj, redukti la prapekan eventon al nura metafora rimarkilo pri profunda emo al la peko en la homo.[1]

La koncepto pri Falo (en la medio de la kristana ortodokseco) antaŭsupozas ke la homaro origine vivis en kondiĉo de perfekta harmonio kun Dio kaj ties leĝoj, kaj ke tial estis en egala perfekta harmonio kun la naturo, Kaj ĝuste el tia kondiĉo la homaro falis, morale kaj spirite malnobliĝante!

La geneza rakonto de la Falo estas esence etiologio per kiu en la israelida kulturo (kaj de ĝi en tiuj kristana kaj islama) oni trovas la eksplikon pri la malekvilibro kaj misharmonio kiu karakterizas la nunan homan kondiĉon, lian foriĝon el Dio, originon de la malbono, kaj ankaŭ la manieron por eliri el tiu situacio.[2]

Eventualaj malsamecoj de la teologiaj interpretoj pri la Falo en kristanaj medioj koncernas esence la kvanton de tiu perdo, nome kiom tiu peko efikis sur la homaj kvalitoj, aparte sur la efektiva kapablo reveni al la reakiro de tio perdita.

La rakonto de la Genezo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Cornelis van Haarlem, 1592.

La Biblio prezentas la kreon, laŭbilde de Dio, de la viro kaj virino ĉe la kulmino de krea aktiveco de Dio. La Falo estas koncentrita en la ĉapitro 3-a de la Genezo. Loĝante en la Edena Paradizo, la prapatroj ĝuis je la familiareco kun Dio kio simbolis la donon de la sankteco kaj pravigo , sed ili havas nur unu devon: ne manĝu de la arbo de sciado pri bono kaj malbono: afero kiu kaŭzus la morton (ĉi tie morto ne limiĝas al la fizika evento). Eva, konvinkita de la serpento ke manĝante de la arbo oni fariĝas kiel Dio, prenas el la arbo kaj donacas al la viro kiu, kiel unika responsulo, pekas trenante ĉiujn posteulojn en la abismo de la prapeko.

Dio intervenas punante la pekajn protagonistojn (3,14-20). La kondamno kunportas vivon kiu estos por ili de nun plena je doloroj kaj penoj, kaj havas kielsekvon la submetigon de la virino al la viro: “li dominos sur vi!” (ŝi kiu ĵuse dominis la viron!). De tiam dominos ĉirkaŭ ili la morto (3, 19) “vi estas polvo kaj polvo fariĝos"). Kaj estas malpermesite al ili aliri al la "arbo de la vivo" (3, 22). Sed, se Dio por malhelpi ilian revenon al la Edena Ĝardeno (3, 24b), vivigas la (metaforajn) Kerubojn glavflamantajn, samtempe Li mildigas la suferojn de la prapatroj konfekciante por ili la ŝnurkalsoneton; kaj konigas al ili ke la serpento havos la kapon dispremita de ido de la virino. La rakonto daŭrigas rakontante pri la sinksekvaj generacioj en kiuj la homoj montras siajn moralajn malaltiĝojn kvazaŭpruve de la sekvoj de la Falo.

Falo laŭ interpreto de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

La katekismo de la Katolika Eklezio baziĝas sur la Patroj de la Eklezio la kaj la Tradicio. Jen kelkaj ekzemploj: Sankta Ireneo evitas paroli pri la Falo kiu influas nivele de la kosmo kaj limiĝas ripeti kion [[Sankta Paŭlo diras pri la peko influanta nivele de la homo.

Aŭgusteno de Hipono intensigas la antropologian aspekton de la Falo dum savas la nehoman kreaĵaron kiuj montras la naturon de la Kreinto kaj belon imagita kaj reaiigita de Dio.

Laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio, “danke al la komuna origino, la homa genro formas unuon”(360). Ĝi, interpretante la simbolismon de la biblia lingvaĵo - sublume de la Nova Testamento kaj de la Tradicio -, instruas ke Adamo kaj Eva, niaj pragepatroj ’’estis konstiuitaj en stato de originaj sankteco kaj justeco” kaj ke tiu estis “partopreno al la dia vivo’’.

Estas dirate ke la rakonto pri la Falo utiligas metaforan kaj perimagan lingvaĵon, eksponante tamen ĉekomencan eventon, nome faro okazinta komence de la historio de la homo kaj donis lacertecon de la kred ke tuta la homa historio estas signita per tiu kulpo. Ĉiuj homoj, do, pekis en Adamo kaj ĉiuj perdis al amikecon kun Dio. Al la universaleco de la kulpo korespondas la universaleco de la Krista elaĉeto.

Apogite sur tiu tradicia kaj biblia instruo, la katekismo informas ke la Eklezio realproksimigas la kredanton al Dio pere de la bapto dum kiu la [[Sankta Spirito] rekreas la sanktecon kaj la justecon necesajn por plaĉi al Dio. Laŭ komuna kaj konstanta instruo, rezultas ke ankaŭ la naturaj kapabloj plenumi la bonon estis febligitaj de la prapeko: febligitaj kaj ne malkapabligitaj (405).

Se demandite kiamaniere la peko de unu fariĝis la peko de ĉiuj, la katekismo repondas: “Tuta la homa genro kuŝas en Adamo “sicut unum corpus unius hominis – kiel unika korpo de unika homo”. Tamen, ĝi aldonas ke la fakto havas sian kompreneblan eksplikon en Dio kies misteroj superas la kapablojn de la homa racio. Kaj, ripetante prian dekreton de Koncilio de Trento, la katekismo (419), asertas ke la prapeko estas transdonita kune kun la homa naturo, "ne per imitado, sed per propagado (= generado)".

Protestanta reformacio[redakti | redakti fonton]

La precipaj reformaciuloj de protestantismo de la 16-a jarcento kaj ilia penso esprimitaj en la diversaj fidkonfesoj reasertas la Falon laŭ la terminoj de la Nova Testamento deklarante ke la tuta homa naturo estas nun koruptita, spirite morta (ne nur simple vundita aŭ malsanigita kiel laŭ katolikismo) kaj evidentigante la efikojn radike malkapabligante. Protestantismo negas ankaŭ ke la bapto el si mem forstreku la la efikon de la Falo kaj ke ĝi rimedu donante la kapablon obei al la graco de Dio: tiu efiko, male, estas frukto de ago de la Sankta Spirito.

Tiu pozicio estas juĝata pesimisma kaj malpli humanisma ol tiuj de aliaj kristanaj eklezioj: la homo elaĉetita de Kristo estas deklarita justulo sed en si ĉiam konservas la prapekon, nome la peko ne estas forigita sed nur kovrita.

Mormonismo[redakti | redakti fonton]

Mormonismo, surbaze de propraj Skriboj, konsideras la homan Falon evento necesa al la historio de la tero.

Islamo[redakti | redakti fonton]

La Korano reprenas la genezan rakonton eksplicite identigante la tentanton kun Satano kaj eksplikante la motivon pro kiu Satano kaŭzis la ruinon de la homa estulo. Dio anoncas al la anĝeloj ke mem estas kreanta sian vikarion, anstataŭanton, sur la tero, nome Adamon, kaj ordonas al la anĝeloj (Korano 2, 30) adorkliniĝi antaŭ li, sed unu el ili, Iblīso (Satano), orgojlplene rifuzas; punata de Dio, tiu ĉi ĵuras ke mem devojiĝos kaj ruinigos la homon kaj ties idaron. Kaj tiel puŝas Adamon kaj Evan manĝi la malpermesitan frukton. Pro tio la unua paro estas forigitaj de la paradizo kaj izolita sur la tero laŭlonge de limigita tempo (ĝis la tago de la lasta juĝo).

Islamo, tamen, ne subtenas la ideon pri prapeko kiu transirus al la idaron de la unua paro. La peko estas pardonata kaj ne kaŭzas sekvon por la homaro kiu konservas sian integrecon fizikan kaj spiritan. La homa estulo estas elaĉetita kiam konsentas kun la Korano kaj estas konsiderata kapabla ĝin ricevi kaj senpene obei, nome li ne bezonas apartan elaĉetinton.

Zaratuŝtrismo[redakti | redakti fonton]

La priorigina rakonto en Zaratuŝtrismo rliate Yiman, la unuan homon, prezentas rimarkindan paralelon kun la geneza rakonto de la Falo. Post la peko, li estas elpelita el sia praa paradizo kaj allasata en la povo de la serpento kiu al li kaŭzis la morton. En posta versio rilatanta la unuan paron (Masha kaj Mashyana), estas enkondukita mencio pri la malpermesita frukto, manĝita instige de mensoga spirito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo malsame interpretas la ideon de prapeko, sed substance samkredas.
  2. La Biblio aludas ankaŭ al antaŭa ribelo de la anĝeloj kiuj, kondamnitaj, obstine engaĝiĝas ruinigi la planojn de Dio kaj fizike kaj morale kaj spirite endanĝerigi la rilatojn de la homo kun Dio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA itallinve [1]