Falsa amiko
El Vikipedio
Falsaj amikoj estas paroj de vortoj en du lingvoj (aŭ de literoj en du skribsistemoj), kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife.
Enhavo |
[redaktu] Ekzemploj de falsaj amikoj
- Eventualmente en la portugala lingvo signifas "hazarde", sed eventually en la angla lingvo signifas "iam estonte, iam poste, iam fine"; sekve tre ofte brazilaj tradukistoj mistradukas he was deposed and eventually he was killed (li estis detronigita kaj iam poste li estis murdita) per ele foi deposto e eventualmente assassinado (li estis detronigita kaj hazarde murdita).
- Öl en la sveda estas biero, sed en la germana estas oleo, kiu povas kaŭzi konfuzon en trinkejo.
- burro en la itala = butero, kaj gateau en la franca = kuko, sed en la hispana (kastilia) burro = azeno kaj gato = kato, do francaj/italaj vizitantoj povus malintence peti strangajn manĝaĵojn.
- largo en la hispana = "longa", en la portugala = "larĝa".
- ναί en la greka, prononcata kiel ne en Esperanto kaj samsignifa не en la bulgara, signifas jes.
- Ofta miskomprenkaŭzo inter la angla kaj la germana estas angla become "estiĝi" kaj germana bekommen "ricevi". Do germana gasto en angla gastejo emas diri: I want to become a beefsteak, kio signifas "Mi volas estiĝi bifsteko" anstataŭ "Mi volas ricevi bifstekon."
- La angla bless signifas "beni", dum ke la franca blesser signifas "vundi". Do la angla parolturno God bless you "Dio vin benu" povas esti mistradukita francen que Dieu te blesse "Dio vin vundu".
- La angla vorto por la orikteropo estas antbear, laŭvorte "formikurso", vortkunligo, kiu en pluraj aliaj lingvoj signifas la mirmekofagon: esperante formikurso, germane Ameisenbär, nederlande mierenbeer. Tial okazas en la literaturo, ke afrikaj popoloj laŭtradicie ĉasas la formikurson - kiu tute ne vivas en Afriko, sed en tropika Ameriko.
- En la hispana kaj galega la koloroj de la hararo estas iom malsamaj: Hispane oni nomas la ruĝan hararon pelo rojo kaj la blondan pelo rubio, sed en la galega inverse la ruĝan pelo rubio kaj la blondan pelo roxo.
[redaktu] Diferenco de 'falsa kognato'
Kontraste al tio, falsaj kognatoj estas similaj vortoj en malsimilaj lingvoj, kiuj ŝajnas havi komunan historian lingvistikan devenon (sendepende de signifo), sed fakte ne havas ĝin. Ekzemple, la esperanta vorto "estinta" (est-int-a) kaj la hispana vorto "extinta" (estingita) ŝajnas per formo kaj signifo havi la saman originon, sed oni okulfrape vidas ke "est-int-a" devenas de internaj reguloj de Esperanto.
La latina habere kaj ĝiaj devenaĵoj kiel la itala avere similas al la samsignifaj ĝermanaj vortoj, angle have, germane haben, sed ili havas malsamajn etimologiojn. Esperanto profitas de tiu simileco uzante la vorton havi, kiu similas al ili ambaŭ.
Malgraŭ tio, ke tia falsa kognato povas funkcii vere amike, la termino falsaj kognatoj estas ankaŭ foje uzata por signifi falsaj amikoj.
[redaktu] Influo de falsaj amikoj en la lingvouzo
[redaktu] Evitado de vortoj aŭ esprimoj
Dum eŭfemismo estas evitvorto aŭ evit-esprimo anstataŭ vorto pretendate obscena (ekzemple 'maltrinki' anstataŭ 'pisi'), foje oni evitas vortojn kiuj fals-amike pensigas pri alilingvaj obscenaĵoj. Ekzemple, kelkaj anglalingvaj parolantoj de esperanto evitas diri 'Kiel vi fartas?' ĉar la verbo 'farti' pensigas pri la angla 'fart' (t.e. furzo) kaj anstataŭe diras ekzemple 'Kiel vi?'. Simile, finno dirus 'ulo' anst. 'homo' ĉar ĉi tiu identas la finnan vorton por 'gejo'. Brazilanoj evitas "amiko mia" kiu sonas kiel "a mim comia" (li sodomizadis min). Simile, en la hispana (kastilia), constipado signifas simple "havanta malvarmumon", malgraŭ la signifo de la Esperanta radiko konstip- kaj alilingvaj kognatoj; laŭdire la reĝo Johano Karlo iam tiel fuŝis, provante paroli la anglan. Oni diras ke la frandaĵo churro (kastili-hispana) / txurro (eŭska) sonas malĝentila en Esperanto.
En varbado, internaciaj entreprenoj foje perdas monon pro falsaj amikoj. Ekzemple, foje japana aŭtomobilfabriko Toyota proponis aŭtomobilon "MR-2" al franca publiko, sed "MR-2" sonas en la franca samkiel "merde" (merdo), kaj la vendoj fiaskis. Tiu okazis en Grekio al aŭtomobilo "Monza" ĉar en la greka tiu sonas kiel grava ofendo. En Brazilo la "Bank Boston" ne sukcesis akiri klientojn, ĉar "Boston" similas al portugallingva "bosta" (feko), sekve "Banco de Boston" (Banko de Boston) similas al "Feka banko". La nederlanda banko Rabobank subvenciis IJKon 1989, amuze por la esperantistoj. Sed pri tiaj aferoj eble pli abundas mitoj en la reto ol veraj okazoj, vidu ekz-e [1] (anglalingve). Ankaŭ ekzistas kombinaĵoj kiuj eventuale povus esti embarasaj, kia la jogurta trinkaĵo YOP (en fr), kiu signifas fikis en la rusa (skribata еб), sed verŝajne la kompanio ĝis nun ne provis vendi ĝin en Rusio.
Malgraŭ tio, eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Ekzemple, oni mokas en Brazilo pri Usono, ĉar en ĝi estas urboj kiel Boston (Feko) kaj Chicago ("Ho, mi fekas!"), pli malbone estas Venezuela, ĉar ĝia ĉefurbo estas Caracas ("malpuraĵo el la nazo"), sed oni ne povas esperi ke usonanoj kaj venezuelanoj ŝanĝos la nomojn de siaj urboj por eviti mokon de brazilanoj. Simile, estas germania monto nome Wank, kiu por britoj signifas "masturbi", sed oni ne ŝanĝu la nomon de la monto pro tio. Ankaŭ la urbo Phuket estas simila al la angla fuck it. Estas germana familia nomo Joder, kaj en la kastili-hispana joder = fiki. Kaj alia germana familia nomo Katz (de Katze = kato), kiu en la itala sonas kiel Cazzo = peniso. La korea nomo Yoo Suk (ekz. la aktoro Kim Yoo Suk) signifas ion malĝentilan por usonanoj. Ankaŭ la kantona nomo Fuk Yiu estas malĝentila por angleparolantoj. Sed neniuj el ili estus ŝanĝataj pro tio.
[redaktu] Falsaj amikoj kaj lingvonivelo
La falsaj amikoj rilatas malsame al lingvonivelo de tradukanto. Neniu kiu bone konas la portugalan lingvon konfuzigu "no" (en) al ne, sed tio estas ofta al homoj kiuj apenaŭ ekkonis la lingvon. Male, eĉ spertaj esperantistoj konfuzas "apenas" (nur) al apenaŭ. Eble neniu konfuzigus la hispanan "sed" (soifo) al sed, ĉar "soifo" estas substantivo kaj "sed" estas gramatika vorto. Kontraŭe eĉ vortarskribantoj kutime konfuzigas la rusan симпатичный (simpatiĉnyj) kun simpatia, kvankam ĝi vere signifas "atraktiva, minjona".
[redaktu] Samlingvaj falsaj amikoj
Okaze falsaj amikoj ekzistas eĉ en diversaj dialektoj de la sama lingvo. Konataj estas tiaj kazoj en la angla inter la brita kaj la amerika variantoj:
- corn en la brita signifas "greno", en la amerika "maizo".
- subway en la brita estas "subpasejo", en la amerika "subtera fervojo".
Aliaj kazoj:
- saco en la eŭropa hispana signifas "sako", en la sudamerika hispana "jako".
- coche en la sudamerika hispana kaj same en la portugala signifas "kaleŝo", dum ke en la eŭropa hispana kaj same en la galega ĝi signifas aŭto
- laufen en la norda germana signifas "kuri", en la suda germana "iri piede".
Disvastigita falsa amiko estas la nombrado de la etaĝoj: En granda parto de Eŭropo oni eknombras en la unua supra etaĝo, dum en Ameriko oni eknombras en la teretaĝo. Do la angla first floor signifas la unuan etaĝon en Britio, la teretaĝon en Usono kaj Kanado, konsekvence second floor la duan etaĝon en Britio, la unuan etaĝon en Nordameriko. Same la hispana primer piso signifas la teretaĝon en Sudameriko, la unuan etaĝon en Hispanio. La germana erster Stock kutime signifas la unuan etaĝon, sed en kelkaj regionoj de Sudgermanio ĝi signifas la teretaĝon.
[redaktu] Falsaj amikoj laŭ genro
Ĉefe en la romanaj lingvoj oni parolas pri "falsaj amikoj", se la similaj vortoj ne (aŭ ne multe) malsamas laŭ siaj signifoj, sed laŭ siaj genroj. Ekzemploj estas la jenaj:
| signifo | portugala | hispana | franca | romanĉa | itala |
|---|---|---|---|---|---|
| la amoro, la amo | o amor (m) | el amor (m) | l'amour (m) | l'amur (f) | l'amore (m) |
| la dento | o dente (m) | el diente (m) | la dent (f) | il dent (m) | il dente (m) |
| la floro | a flor (f) | la flor (f) | la fleur (f) | la flur (f) | il fiore (m) |
| la glimo | a mica (f) | la mica (f) | le mica (m) | la mica (f) | la mica (f) |
| la koloro | a cor (f) | el color (m) | la couleur (f) | la colur (f) | il colore (m) |
| la mano | a mã (f) | la mano (f) | la main (f) | il maun (m) | la mano (f) |
| la mielo | o mel (m) | la miel (f) | le miel (m) | il mèl (m) | il miele (m) |
| la vojaĝo | a viagem (f) | el viaje (m) | le voyage (m) | il viadi (m) | il viaggio (m) |
Kelkfoje oni ankaŭ parolas pri falsaj amikoj, se du vortoj en rilataj lingvoj havas malsaman akcenton, kio okaze aperas en la portugala kaj hispana: oceano - océano "oceano", nível - nivel "nivelo", polícia - policía "polico", kanibal - kaníbal "kanibalo".
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Svedlingva listo de falsaj amikoj inter esperanto kaj la sveda
- Svedlingva listo de falsaj amikoj inter esperanto kaj la angla
- Interaktiva hiperteksta bibliografio de falsaj amikoj
- ŝerca, intenca uzo de falsaj amikoj. Por german- kaj anglalingvaj Esperantistoj.

