Falsafismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu ĝin kun salafismo


Falsafismo (arabe, "falsafismo": falsafah, "falsafisto": faylasuf) estas skolo de filozofio de islamo, kiu penis harmoniigi islamon kun greka filozofio, precipe la scienco de Aristotelo kaj la novplatonismo de Plotino. Kvankam ĝi nur allogis la intelektulon, ĝia penso eniris la idefluon de islamo. Falsafismo ankaŭ enkondukis grekan penson, precipe Aristotelon, per Hispanio al la Okcidento en la 11-a jarcento. Falsafismo floris en la jarcentoj 10-a kaj 11-a en la abasida imperio, precipe en Bagdado. La plej konata falsafisto en la Okcidento estas Aviceno.

Dum la kristanoj filozofoj Aŭgusteno kaj Akvino rigardis grekan penson kiel tre saĝan, difektan antaŭombron de la kristana vero, la falsafistoj rigardis tion inverse: greka racio estas la vera religio, ĝi estas pli alta kaj vera ol islamo. Jes ja. Dum Aristotelo pensis kaj parolis pri la vero, Mohameto nur popularigis ĝin per fabeloj akcepteblaj al la popolo.

Pro tio, la falsafistoj tenis doktrinon ŝajne herezan rilate al islamo:

  • Dio ne zorgas pri ni kaj ne juĝos nin
  • La Universo estas eterna
  • La celo de vivo estas unuiĝo kun la Unuo per vivo de racio.

Ktp. Kaj Mohameto kaj Plotino estus ŝokitaj. Sed la falsafistoj rigardis sin kiel bonajn filozofojn kaj bonajn islamanojn. En Kristanio ili estus kondamnitaj kiel herezuloj (kiel okazis al la gnostikuloj), sed en Islamio, kiu emfazas agon super kredo, ili ne estis herezuloj. Kiel bonaj islamanoj ili sincere preĝis kvinfoje tage al Mekao, fastis dum Ramadano, ktp. Kaj tio sufiĉas.

Laŭ falsafismo, homa racio estas spegulo de Absoluta Vero (= Dio). Kaj, kiel ilia Dio (kaj kiel Platono), la falsafistoj ne estis interesitaj pri la diversaĵoj kaj efemeraĵoj de la mondo, sed deziras vidi kaj kompreni la racion, kiu subtenas la mondon, kaj vivi laŭ tiu racio.

Do ibn Ĥaldun, ekzemple, pensis ne pri la okazoj de historio, sed pri ĝiaj cikloj kaj principoj, kiel Aristotelo farus.

La falsafistoj kutime estis astrologoj kaj kuracistoj de la imperia kortego kaj de la elito. Tio donis al ilia penso iom da influo.

La unua ĉefa falsafisto estis al-Kindi. La plej famaj en la Okcidento estas Aviceno kaj Averoeso, kiuj influis la Okcidenton precipe per Tomaso de Akvino. Ibn-Ĥaldun, la fama historiisto, ankaŭ estis falsafisto.

Postaj islamaj pensintoj -- ekzemple, Sohraŭardi -- penis pli plene kaj egale sintezi islamon kun greka racio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.