Falseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Falseto estas la nomo por kantregistro kaj tiel por speciala maniero uzi la homan voĉon.

En pli vasta senco la terminon oni komprenas kiel la t.n. kapvoĉo, do kiel vira parol- aŭ kantvoĉo plialtigata je oktavo, ĉe kiu la voĉkordoj ne komplete, sed nur je siaj randoj oscilas, pro kio ekestas mola kaj baztona sono.

En pli malvasta (muzika) senco la termino falseto inkluzivas la amplifikon de tiu randoscila voĉo en la profundeco per brust- kaj kapvoĉo; tiu ĉi tekniko kapabligas kontratenorojn dinamike egaligi la transiron al pli profundaj registroj.

Ĝis en la baroko la falseto estis unu ebleco inter pluraj, kantigi virojn la precipe inajn aŭ knabajn voĉojn soprano kaj aldo. Hispanaj falsetistoj kantis en la Vatikano, ĉar laŭ tiama katolika kredo la apostolo Paŭlo ordonis, ke la inoj silentu en la preĝejo. Kun ekesto de la opero ekde fino de la 16-a jarcento pli kaj pli kastritoj kantis la altaj partioj.

En la postbaroka opero tiu kantmaniero nur foje estas postulata kiel komika efiko. Nur en la 20-a jarcento – kiam kadre de la remalkovro de la baroka opero estis pli kontratenoroj kantantaj la kastritorolojn – komponistoj kiel Hans Werner Henze («L'Upupa oder Der Triumph der Sohnesliebe», Salzburg 2003), Georg Friedrich Haas («Die schöne Wunde», Bregenz 2003), Gavin Bryars («Gutenberg», Mainz 2002) oder Klaus Huber («Schwarzerde», Basel 2001) rekomencas verki por falsetistoj. La roloj ofte estas "interestaĵoj".

La jodladon karakterizas daŭra ŝanĝo inter normala voĉo kaj falseto

Rok- kaj popmuziko[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj tagoj de la bluso multnombro da kantistoj uzas la falseton en ĉiuj stildirektoj de la populara muziko.

En la rokmuziko konataj falsetistoj estas Ian Gillan, Prince, David Surkamp, gvidkantanto de la bando Pavlov's Dog, samkiel Matthew Bellamy, elstarulo de la Brita bando Muse.

La Bee Gees falsete kantas siajn plej multajn kantojn precipe meze ĝis fine de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Kelkaj kantantoj utiligas la teknikon en unuopaj kantoj: ekz. Mick Jagger de la bando der Rolling Stones kantas la kanton Emotional Rescue plejparte en falseto. Ankaŭ Neil Young kaj Axl Rose kantis kelkajn kantojn aŭ partiojn en falseto.

voĉamplekso de Freddie Mercury

Por esti kapabla, kanti kelkajn kantojn ekde ekstrema profundeco ĝis ekstrema alteco, Derek William Dick, konata kiel kantanto de la grupo Marillion, kaj Freddie Mercury utiligis falseton. Tiu ĉi lasta ankaŭ kantis kompletajn kantojn falsete.

Citaĵo el la Wiki-de-Artikel pri Mercury kaj lia voĉamplekso eluzante la falseton: "Kvankam Mercury laŭnature estis tenoro, li scipovis multmaniere ombrumi la diversajn registrojn de sia 3½-oktavo-voĉo. Ekz. li ne nur kapablis intoni korekte la malaltan F, li ankaŭ povis doni al sia voĉo la karakterizan tembron de baso-baritono konvenan al tio. Analoge ĉe la b" en ekstreme alta falseto sonas absolute konvinka..."

Mariah Carey estas unu el la plej konataj kantistinoj, kiuj utiligas falseton. Pluaj konataj falsetistoj estas la Franco Michel Polnareff kaj la Hispano Camilo Sesto [1].

Parolata falseto[redakti | redakti fonton]

Falseton ankaŭ utiligas viroj por uzis sian parolvoĉon virineske. Ekzenploj el filmo kaj televido estas Tony Curtis kaj Jack Lemmon en Some Like It Hot, Dustin Hoffman en Tootsie kaj Robin Williams en Mrs. Doubtfire. La aktorino kaj kantantino Megan Mullally utiligis falseton por imiti Karen Walker en la filmo Will & Grace.