Falsismo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Falsebleco (ĉu refutebleco?) estas koncepto algluita al la signifo de la verba termino «falsi» kiu en esperanto havas la ĝeneralan signifon «trompi», dum ĉi tie volas signifi «ebleco esti refutata kiel erara». Temas pri esprimo kaj koncepto, jam grave konsiderataj en epistemologio enirigitaj de Karl Popper laŭ kiu teorio povas konsideriĝi scienca se ĝi permesas ke eĉ unusola observaĵo kaj sperto opiniita kontraŭa al la konsiderata teorio, krizigu la teorion mem.

Ekzemple, la propozicio «ĉiuj cignoj estas blankaj» povus esti falsita (refutata) se oni observas cignon blankan.

Propozicio falsebla estas taksata scienca ĝis kiam la kazo malsama povas esti konstatata.

Male, propozicio nefalsebla (laŭlogiko) estas konsiderata nescienca. Tiun koncepton Karl Popper aranĝis opone al la teorio de kontrolo de la signifo subtenata de pozitivismo logika kaj marksismo, ĝin igante grandan protagoniston en la historio de sciencoj kaj filozofio de scienco. Ĉi tie la termino «kontrolo» signifas esplori ĉu la nova kazo havas la karakterizojn de la teorio (ĉu verismo aŭ konstatismo? [1]).

Laŭ K. Popper, ĉiuj scienca teorio havas nur tian karakteron.


Enhavo

[redakti] Historio de falsebleco

La vorto-koncepto «falsebleco» naskiĝis ĉirkaŭ 1930 el verkoj, kiel jam aludite, de Karl Popper, kiu uzis la anglan vorton «falsification», kiu rilate esperanton estas, en tiu ĉi konteksto, falsa amiko ĉar en la angla, kaj en diversaj aliaj lingvoj (ekzemple, en la itala kaj franca) signifas «kaŝi la veron aŭ ĝin aliigi», sed ne esprimas «ebleco esti dementata». Pro tio oni oscilas inter falsebleco kaj refutebleco.La tempo kaj la uzo montros la preferon. Tiun lastan terminon uzis Popper mem en sia traduko al la franca (réfuter, réfutation kaj ties devivaĵoj).

Jen okaza lia sperto el kiu vidiĝas la senco kaj pravigo de la nova priscienca teoria metodo. Li rakontas, ĉerpante el siaj spertoj en la kampo de psikoterapio, ke epoke de sia kunlaboro kun Alfred Adler, unu el la grandaj teoriuloj de psikoanalizo, mem troviĝis antaŭ la kazo de infano kiu ŝajnis ne kunlimis kun la bazaj starigoj de la Adlera psikologio. Li submetis al Adler la problemon kaj tiu ĉi, spite de la surprizo de la filozofo, sukcesis liveri por la kazo interpreton tute Adlera ĉiuaspekte. Al la demando de Popper kiel Adler sukcesis enirigi la netipan kazon en la fluejon de sia psikologia teorio, Adler respondis: “Danke al mia sperto pri mil kazoj kiel tiu ĉi...” kiu nun, konkludis Popper, fariĝis la mila kaj unu. El tiu epizodo kompreniĝas, ke Popper deduktis sian kriterion de scienceco ankaŭ el sia sperto en la praktika kampo, kaj ĝin senenestigis el la psikoanalizaj teorioj plene laŭmodaj en la unua duono de la 20a jarcento. El tio devenas ankaŭ ke, vidpunkte de la kritika raciismo de Popper, la psikoanalizo ne estas teorio kontrolebla (falsebla), sed nur metafiziko pri la homa sinteno.

Por pliekzakte komprenigi la novan koncepton, necesas distingi du malsamajn tipojn de propozicioj: la propozicio simpla, kies eventuala refuto estas afero de pera observo, kaj propozicio kiu entenas ion de nesenpera konstato. (Plej klare tiu distingo troviĝas ekspoziciitaj kaj traktitaj en Imre Lakatos kaj Alan Chalmers).

La refuto de propozicio simpla baziĝas nur sur konstato, ekzemple «tiu ĉi estas cigno blanka», kies analizo sciigas:

Estas «A» kiu estas «cigno» kaj «blanka».

Por dementi tion sufiĉas la pera sperto: «ne, ĝi estas nigra».

La dua havas jenan kategoriiĝon:

Se tiu estas cigno, kaj estas blanka, tiam ĉiuj «cignoj» estas blankaj.

Por dementi tion necesas trovi, aŭ motivite aserti, ke troviĝas cigno malsamkolora. La falsado de Popper aplikigaxs el tiu dua tipo de propozicio.

[redakti] Esenco de la Poppera principo

La kriterio de falsado (aŭ refutado) asertas ke iu teorio por esti kontrolebla, kaj pro tio scienca, devas esti «falsebla»: laŭlogikaj vortoj, el la bazaj premisoj devas esti deduktebaj la kondiĉoj ke almenaŭ eksperimento kapablas, eventuale, demonstri ĝin tute falsa sub la pruvo de la faktoj, laŭ la logika procedo de la modus tollens [2] (foriga maniero, laŭ tiu modelo: se el A dedukteblas B, kaj se B estas erara, tiam ankaŭ A estas erara). Se teorio ne posedas tiun karakteron ne eblas kontroli la validecon de ĝia enhavo informa rilate la realon kion ĝi pretendas priskribi.

Kiel substrekas K. Popper, se teorio aŭ hipotezo ne povas esti submetita al kontrolo kiu povus ĝin falsigi (aŭ refuti), tiam la teoriulo kiu ĝin proponis povas sugesti, startante el ĝi, kiun ajn koncepton sen iu ajn eblo de kontraŭparolo: la eka hipotezo povas nin konduki al iu ajn konkludo sen neniu eblo ĝin refuti.

[redakti] Graveco de la kriterio

La alpreno de la kriterio de la falsado kaŭzas ŝanĝon en la koncepto pri la scienca metodo. Unue, falsismo (filozofio de la scienco bazita ĝuste sur la koncepto de la falsebleco) implicas deduktivismon: la scienco procedas laŭ konjektoj, el kiuj dedukteblas sekvoj, kiuj povas sin montri malpravaj malpravigante la konjektojn mem (el tio titolo de grava verko de Popper Conjectures and Refutations).

Kiel oni vidas, ĉi tie estas atakita kaj ekskludita la indukto amasiganta kazojn en mensa eksperimento laŭ la priskribo sugestata de la fama induktema meleagro; kaj estas ankaŭ atakita la indukto per ekskludo (“kiam vi estas elimininta ĉion neeblan, kio restas, sendepende de sia neprobableco, devas esti la vero!), se veras, laŭ la Poppera doktrino, ke la teorioj formuleblaj estas laŭprincipe senfinaj. Kunligita al deduktivismo estas la metologia ordono de la falsado: oni devas klopodi krei teorion falseblan por provi elimini la eraron kaj ĝin korekti.

[redakti] Falsismo kaj versimileco

Ĝin deduktante el sia metodologa epistemologio falsista, Popper formulis ankaŭ duoblan logikan kriterion de versimileco, kiu devus gvidi la esploranton en la elekto inter du teorioj: konsiderinte, ke teorio estas ĉiam laŭ principe falsebla, la esploristo povas nur minimumigi la eraron provante teoriojn ĉiam pli versimilajn, en la senfina marŝo alproksimiĝanta al la vero. Jenas la kriterioj:

Teorio T2 estas pli taŭga ol alia T1 se:

1) antaŭ T1, la enhavo de vero de T2 estas pli granda sen tamen ke kiu ĉi estus pli granda ol ĝia enhavo de falseco;

2) antaŭ T1, la enhavo de falseco de T2 estas malpli granda sen tamen ke ĝia enhavo de vereco estus malpli granda.

[redakti] Kritikoj pri la falsebleco

Ili estas diversfontaj kaj diverssciencaj kaj naskiĝis kaj ĉe filozofoj kaj ĉe scienculoj.

[redakti] Kial la metafiziko ne estas scienca, sed ne senaj je valoro

La metafiziko, laŭ Popper, ne konceptiĝas kiel amaso de teorioj kaj kredoj senaj de senco, kiel male laŭ pozitivismo; kaj tamen ne konceptiĝas kiel la filozofio de AristoteloTomaso el AkvinoAntonio Rosmini aŭ ĝenerale la studo pri la veroj lastaj kaj transcendaj. Metafiziko simple estas kiel ĉiu teorio (dotita je senco kaj signifo) kiu tamen ne estas scienca (sed kiu povas, se eventoj tion koncedos, helpdoni al la scienco mem kaj al la esploristo, liverante al ili ideojn kaj perspektivojn (kaj eĉ, kun la kresko de la fina scio, fariĝi scienco) ĉar ĝi ne estas falsebla. Do, laŭ Popper, la metafiziko (= ĉiuj propozicioj nekunlimiĝantaj kun sensa sperto) ne pretendas sciencecon, aliras aliajn fontojn de ebla perspektivaj scioj.

La Poppera koncepto pri falsebleco (kiu difinas la koncepton mem de scienceco) decide oponas tiun de la novpozitivista kontroleco, celanta difini la kriterion de senco per kiu estas signifodignaj, nome diras ion, nur la asertoj indukte kontroleblaj, dum la asertoj metafizikaj, kiuj tiaj ne estas, ne estas signifaj).

[redakti] Falsebleco kaj miraklo

Ĉi tie miraklo estas konsiderata laŭ aparta doktrino: saniĝo tuja, ekzemple, kaj science ĝis nun ne eksplikebla. Tiu koncepto ne kontraŭas, eĉ respektas tiun de falsebleco ĉar lasas malfermitaj estontaj teorioj portantaj, eventuale, pli da vero.

Ĉu tiam la mirakla eksterordinarieco (oni atentu pri la katolika medio) ne plu sufiĉas por montri la definitivan intervenon de Dio? La Katolika Eklezio, por certiĝi pri tiu interveno aldonas sian propran kriteriaron devenantan el la religia kunteksto legata laŭ teologiaj specifaj principoj. La falsebla miraklo postulita en la kanonizo de sanktulo estas elemento esenca nur nivele de proceduro, ne por certigi pri la heroaj virtoj de la persono kiu, pruvite per aliaj fontoj, celis imiti kaj reale imitis Jesuon Kriston.

[redakti] Bibliografio

  • (IT) Edgar Morin, La conoscenza della conoscenza, Feltrinelli 1986

Benjamin Libet, Mind time, Cortina 2007

  • (EN) P. Tichý (1974), On Popper's Definitions of Similitude, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):155-160. Parte disponebla rete.
  • (EN) P. Tichý (1976), Verisimilitude Redefined, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 27 (1):25-42. Parte disponebla rete.
  • (EN) D. Miller (1974), Popper's Qualitative Theory of Verisimilitude, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):166-177. Parte disponebla rete.
  • (EN) D. Miller (1974), On the Comparison of False Theories by Their Bases, ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):178-188. Parte disponebla rete.
  • (EN) J.H. Harris (1974), Popper's Definitions of 'Verisimilitude', ĉe British Journal for the Philosophy of Science 25 (2):160-166. Parte disponebla rete.
  • K.R. Popper, Poscritto alla logica della scoperta scientifica, vol 1: Il realismo e lo scopo della scienza, Milano, il Saggiatore, 1984, p. 23. Nova malkosta eldono 1994. ISBN 8842802050; ISBN 9788842802051.

[redakti] Eksteraj Ligoj

[redakti] Voĉoj kunligitaj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj