Falsobordono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La falsa bordono (aŭ falsobordono) estas harmoniza tekniko uzata dum la malfrua mezepoko kaj dum la frua renesanco speciale de komponistoj de la Borgonja Skolo. Guillaume Dufay estis la unua grava komponisto, kiu uzis tiun ĉi komponteknikon, kaj verŝajne ĝia inventinto.

Priskibo

En sia plej simpla formo la falsobordono konsistas el kanto firma kaj du aliaj voĉoj je la intervaloj seksto kaj perfekta kvarto en baso. Por preventi monotonion aŭ krei kadencon, la voĉo plej basa kelkfoje descendas unu oktavon kaj ĉiu el la akompanvoĉoj povas havi malpli da plibeligaĵoj. Kutime nur malgranda parto de komponaĵo aplikas la teknikon de la falsa bordono.

Ekzemplo de falsobordono: Tiu ĉi estas la komenco de la antifono mariana Ave Maris Stella de Guillaume Dufay, transskribita en muzika notado moderna

. La unua kaj tria linio estas komponitaj (en ĉi tiu ekzemplo la supra linio baziĝas sur melodio de la gregoria antifono); la meza linio, signata kiel falsobordono, sekvas la iro de la supra linio, sed ekzakte perfektan kvarton sube. La plej suba linio ofte, sed ne ĉiam, estas seksto sub la unua linio; tiu ĉi estas skribita kun oktavkadenco .

Kantata himno

En himno, dum kiam la ĥoro kantas oktavparalelojn, la kantsolisto povas kanti diskanton super la melodio.

Kvarvoĉa homofonio

Kelkfoje oni povas erare miksi kun kvarvoĉa komponaĵo homofonia.

Historio

Kiel unuan ekzemplon de falsobordono oni povas konsideri tiun de la manuskripto de Bolonjo I-BC Q15 (Bolonjo, urba muzeo de muzika bibliografio, Q15), kompilita ĉirkaŭ 1440, kiu enhavas diversajn ekzemplojn, inkluzive unu de Dufay datiĝa ĉirkaŭ 1430. Ĉar multaj komponaĵoj de la unuaj jaroj de la 15-a jarcento estas anonimaj kaj la datado ofte estas problema, ne eblas atribui al iu ajn komponisto la enkodukon de la falsobordona tekniko. La kontribuaĵo de Dufay al uzado de tiu ĉi termino rilatas al sia Missa Sancti Jacobi. Estas ebla, ke lia uzo de la termino bordone estis intenca kiel vortludo, kiun li mem aŭ sia kopiisto signis sub la komponaĵo. La unuaj ekzemploj dateblaj de falsobordono estas konstateblaj en moteto de Dufay Supremum est mortalibus, skribita pro la repaciga inter kontrakto inter la Papo Eugenio la 4-a kaj Sigismundo de la Sankta Romana Imperio, post kiam tiu lasta estis koronata imperiestron de la Sankta Romana Imperio la 31-a de majo 1433. En tiu ĉi moteto je kvar voĉoj la tri superaj voĉoj paŝas falsobordone, kiam la plej profunda voĉo, la tenoro, komencas.

Kvankam ĝia unua aplikado ŝajnas okazinta en Italio, la falsobordono iĝis karakteriza trajto de la Bolonja Skolo, kiu floris en la Malsupraj Landoj ĉirkaŭ meze de la 15-a jarcento. Komponistoj kiel Gilles Binchois, Antoine Busnois kaj Johannes Brassart ofte aplikis tiun ĉi teknikon, adaptante ĝin al sia persona stilo. Evoluo ĉirilata, kvankam aparta, realiĝis en Anglio en la 15-a jarcento kaj tie nomiĝis faburden. Tiu estis supraĵe simila kaj estis skemeca metodo de harmonizo de kanto firma; en la kazo de la faburden la kanto estis en la centra voĉo.

Bibliografio

  • angle H. Besseler, Bourdon und Faŭbourdon (Leipzig, 1950)
  • angle "Sources, MS: Renaissance Polyphony": The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • angle Brian Trowell: "Faŭbourdon", Grove Music Online ed. L. Macy (Accessed August 20, 2005), (subscription access)
  • angle Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4

Eksteraj ligiloj