Falster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Falster
Location map Falster.svg
Situo Balta maro
Geografia situo 54° 50′ N, 11° 58′ O54.83333333333311.966666666667Koordinatoj: 54° 50′ N, 11° 58′ O
Falster (Sjælland)
DEC
Falster
Areo 513,76 km²
Loĝantaro 43 530 (1. Januaro 2009)
85 loĝ./km²
Ĉefa loko Nykøbing Falster
Mapo de Lolland, Falster kaj Møn
Mapo de Lolland, Falster kaj Møn
v  d  r
Information icon.svg

Falster [ˈfalʔsdəʀ] estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insulo kovras areon de 514 km² kaj komence de la jaro 2006 havis 43.364 loĝantojn. Pli ol 40 procentoj da ili vivas en la loĝloko Nykøbing Falster. La insulo tre proksimas al la najbara insulo Lolland, kaj dividiĝas de ĝi nur per mallarĝa markolo, nomata Guldborgsund. Tial ofte oni parolas pri la du insuloj Lolland kaj Falster kvazaŭ pri unu teritorio. Krome ankaŭ la pliaj, malpli grandaj insuloj Bogø kaj Møn, situas tiom proksime de Falster, ke ili de tie atingeblas per pontoj. Ĉiuj kvar nomataj insuloj apartenas al la administra regiono Sjælland. Per administra reformo de la 1-a de januaro 2007 la ĝistiamaj kvar komunumoj de la insulo Falster (Nykøbing Falster, Nørre Alslev, Stubbekøbing kaj Sydfalster) kun du ĝistiamaj komunumoj de la orienta flanko de Lolland unuiĝis al nova komunumo Guldborgsund, kiu kovras areon de sume 903,42 km² kaj estas loĝata de 63.496 (stato de la 1-a de januaro 2008).

Historio[redakti | redakti fonton]

La arkeologie pruvebla historio de la insulo komenciĝas dum la ŝtonepoko, de kiu restis kelkaj monumentoj kaj spuroj de setlejoj. Svedaj loknomoj, finiĝantaj per la silabo "-by", kaj slavaj loknomoj, finiĝantaj per "-itse", montras setladon de tiuj etnaj grupoj. El tiu eoko devenas la grupo de historiaj digoj Falsters Virke. Kiam ekde la jaro 1000 post Kristo centraliĝis la potenco de la regno Danio, iom post iom fortiĝis la rezisto kontraŭ la setliĝintaj slavoj, kiuj iom post iom foriris aŭ asimiliĝis al la dana kulturo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La insula surfaco kun lagoj kaj montetoj reliefiĝis dum la lasta glaciepoko. La sudo ŝuldas sian nunan aspekton al la digaj projektoj, kiun kreigis la dana reĝo Kristiano la 2-a (kiu regis ankaŭ Norvegion kaj Svedion, vidu la artikolon Unio de Kalmar) helpe de nederlandaj fakuloj pri digokreado. Dum la 19-a jarcento aldoniĝis pliaj digoj, kiuj tamen parte detruiĝis per la inundo de la jaro 1872.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

preĝejo de la loko Nørre Alslev
  • (pra)historiaj tombejoj de Listrup kaj de Ørnehøj
  • grupo de historiaj digoj Falsters Virke

La plej grandaj loĝlokoj estas Nykøbing Falster, Stubbekøbing kaj Nørre Alslev. Sur la insulo ankaŭ situas la ferieja loĝloko Marielyst kaj la plej suda punkto de Danio proksime de la havena loĝloko Gedser.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Falster konektatas kun la pli norda insulo Sjælland per la Storstrøm-ponto, kombinita aŭtoŝosea kaj fervoja ponto, kiu superpontas ankaŭ la insuleton Masnedø. Krome pere de la insuleto Farø ekzistas kroma dua aŭtoŝosea ponto inter la du pli grandaj insuloj, kiu estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E47 inter Hamburgo kaj Kopenhago. Sur la insuleto Farø ekzistas aŭtoŝosea debranĉiĝo, kiu pere de la insuleto Bogø gvidas al la insulo Møn.
 Al la najbara insulo Lolland gvidas du strataj kaj unu fervoja pontoj, kaj aldone strata tunelo, kiu same estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E47 inter Hamburgo kaj Kopenhago.

Pramŝipa haveno troviĝas en Gedser ĉe la plej suda punkto de la insulo Falster. De tie pramoj inter alie veturas al Rostock en Germanio.
 En la sudoriento de la insulo Falster ekzistas ĉirkaŭ 20 kilometrojn longa sabla plaĝo. Ĝi bone taŭgas por banado, aparte por etaj infanoj, ĉar ĝi malmulte deklivas kaj tial dum promeno en la maron la akvo nur malrapide profundiĝas. Konataj feriejaj lokoj en la sudo de la insulo, ekipitaj preskaŭ ne per hoteloj, sed per multaj komfortaj feriodometoj, estas inter alie Gedesby kaj Marielyst/Bøtø.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]