Falun Gong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Falun Gong (en la ĉina 法轮功, en pinjina skribo Fǎlún Gōng) estas nova religia movado el Ĉinio surbaze de Qi Gong. Falun Gong prezentiĝis unue en 1992 en Ĉina Popola Respubliko kaj disvastiĝis de tiam en la tuta mondo. Ĝia fondinto estas Li Hongzhi, kiu publikigis en 1994 la bazan verkon de Falun Gong, la libron Zhuan Falun.

Falun Gong konatiĝis en la okcidenta mondo nelaste pro la malpermeso en Ĉinio en 1999 kaj la sekva persekutado de ĝiaj anoj.