Famagusta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Famagusta
greke: Αμμόχωστος, turke: Mağusa
urbo
eksa kirko Sankta Nikolao, nun moskeo Mustafa Paŝao
jura ŝtato Kipro Kipro
fakta ŝtato  Turka Respubliko Norda Kipro
Koordinatoj 35° 6′ 54″ N 33° 56′ 33″ O / 35.11500 °N, 33.94250 °O / 35.11500; 33.94250 (mapo)
Situo de la urbo enkadre de Kipro
Situo de la urbo enkadre de Kipro
Situo de la urbo enkadre de Kipro
Vikimedia Komunejo: Famagusta
Retpaĝo: www.gazimagusabelediyesi.org

Famagusta (greke Αμμόχωστος, latinliterigite Ammóĥostos; turke MağusaGazimağusa) estas urbo ĉe la orienta marbordo de Kipro. Ĝi estas la fakta administra centro de distrikto Gazimağusa de la Turka Respubliko Norda Kipro, kiu nur estas rekonita fare de Turkio. Jure ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Famagusta de la Respubliko Kipro. Ĝi situas oriente de Nikozio, kaj havas la plej profundan havenon de la insulo. En la eŭropa mezepoko, la urbo estis komerca kolonio de la Ĝenova Respubliko.