Familia Sancti Hieronymi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Hieronimo

La FAMILIO DE SANKTA HIERONIMO fondiĝis en Clearwater en la usona ŝtato Florido en la jaro 1989 fare de laika aro ĉirkaŭ la piega senŝua karmelano, biblia fakulo, denaska esperantisto kaj universitata profesoro patro Suitberto H. SIEDL.

Celoj

Ĝi klopodis ĉe siaj membroj pri riĉa spirita vivo per la helpo de la latinlingva tradicio. Substrekiĝas ke la Dua Vatikana Koncilio neniel abrogaciis la latinan kiel liturgian lingvon; krome, ke ĉiam necesas vivi en plena kaj firma unuiĝo kun la papa instruado. Ekster la liturgia uzo, ĉiuj membroj deviĝas uzi la latinan de tempo al tempo ankaŭ kiel ĉiutagan lingvon. La fundamenta ŝtono por la tia uzo de la latina kiel vivanta komunikilo metiĝis dum sennombraj lingvosemajnoj sub la titolo FERIAE LATINAE (latinaj ferioj) en Eŭropo kaj Ameriko. Ties realigoj ricevis oficialan benon de la Vatikano.

Eksteraj ligiloj