Familia nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Familinomofamilia nomo estas nomo komuna al ĉiuj anoj de sama familio. En multaj kulturoj ĝi kompletigas la personan nomon por bone distingi unuopajn homojn. Ekzistas en diversaj landoj malsimilaj reguloj kaj kutimoj pri uzo de familia nomo.

Funkciado de familiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Foresto de familia nomo[redakti | redakti fonton]

Longtempe tra la historio familiaj nomoj ne estis komunuzaj. En iuj kulturoj uzis ilin nur nobeloj. Nuntempe ankoraŭ ili ne estas uzataj ĉe islandanoj, tibetanoj, birmanoj, javanoj.

Heredo de familia nomo[redakti | redakti fonton]

En plimultaj landoj la familian nomon oni ricevas de la patro.

En la hispana, portugala kaj kataluna lingvoj estas uzata kunigo de la patra kaj patrina familinomoj. Tamen estas la nomo de la patro kiu estas transdonita al la sekva generacio.

Formoŝanĝo de familia nomo[redakti | redakti fonton]

Krom eventualaj fleksioj familiaj nomoj ricevas en slavaj lingvoj inan finaĵon. En ĉeĥa lingvo oni aldonas -ova kiel finaĵon de la familia nomo, tiel ke edziniĝante al Przemek Kazan, la fianĉino ekhavos la nomon Julia Kazanova.

Ordo de persona nomo kaj familia nomo[redakti | redakti fonton]

En plej multaj okcidentaj lingvoj la nomo de persono estas dirata laŭ la ordo "persona nomo - familia nomo". En iuj oficialaj dokumentoj tamen oni renversas la ordon.

En la hungara lingvo kaj en orientaziaj lingvoj la normala sinsekvo estas inversa de la okcidenta: Oni diras la familian nomon antaŭ la persona. (Menciinde estas, ke la hungaroj uzas tute la inversan vortordon en aliaj lingvoj tiel en Esperanto, sed tio okazas kelkfoje eĉ la japanaj nomoj, eble pro forta influo de la angla.)

Deveno de familiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Historia deveno[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo familiaj nomoj aperis precipe inter la 12-a kaj la 14-a jarcento kun la kresko de urboj, en kiuj oni devas nomi multajn homojn, kaj por la uzo de administrejoj.

Ofteco de familiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En iuj kulturoj, ekzemple en la ĉina, familiaj nomoj komunas al tre vastaj gentoj, dum personaj nomoj estas tre diversaj. Inverse en Eŭropo, personaj nomoj ofte estas banalaj sed da familiaj nomoj estas dekmiloj.

Etimologio de familiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Depende je la lingvoj familiaj nomoj pli aŭ malpli abunde venas de diversaj temoj: metio ("Ŝuisto"), persona nomo ŝanĝita al familia ("Marteno", "Gustavo-filo"), geografia loko ("de-la-Ponto"), korpa karakterizo ("Brunulo") ...

Komparo de diversaj sistemoj de nomheredado[redakti | redakti fonton]

Centreŭropa nomheredado[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝenerala eŭropa kutimo, homo ricevas unu aŭ plurajn personajn nomojn kaj unu heredan familian nomon. La familia nomo tradicie estas tiu de la patro. Nur en fino de la 20-a jarcento fariĝis iom ofta tio, ke la familian nomon de la edzino oni aldonu iel. Por tio ekzistas diversaj eblecoj:

  • La edzino rajtas uzi ĝin kune kun la familia nomo de la edzo,
  • Ankaŭ la edzo rajtas uzi ĉiujn du nomojn, do ankaŭ la infanoj ricevos ambaŭ.
  • En tre maloftaj kazoj, la edzo prenas la edzinan familian nomon anstataŭ inverse.

La dua alternativo, ke oni havu ĉiujn du nomojn, funkcios dum unu aŭ maksimume du generacioj, ĉar la nombro da nomoj familiaj en tiu maniero ĉiugeneracie duobliĝos. Poste oni devas eltrovi alian solvon.

Hispana nomheredado[redakti | redakti fonton]

Tradicie, hispana infano heredas la nomojn familiajn de kaj sia patro kaj sia patrino. Tamen tiu sistemo ne estas spegula, ĉar de la patrino oni heredas ne la avinan sed la avan nomon. Do la virina hereda nomo perdiĝas post ne unu sed post du generacioj.

Ekzemple, se iu Pedro Lopez Martinez edziĝas al iu Maria Nada Luna, iliaj infanoj ricevos la familiajn nomojn Lopez Nada, kiuj venis el la du avoj. La nomoj de la avinoj, Martinez kaj Luna, malaperos el heredo.

Laŭ nova hispanuja leĝo pri nomoj, la elekto nuntempe estas pli libera tiel ke eblas preni nomojn familiajn ankaŭ de avinoj.

Dalekarla nomheredado[redakti | redakti fonton]

En tradicio skandinava, kaj plej forta en sveda provinco Dalekarlujo, homo havis tri nomojn: Bienan nomon, personan (baptan) nomon kaj patronomon. Ekzemple, se edzino de Per en bieno Difs naskas filon Juga, la filo nomiĝos Difs Juga Persson. Se la filo poste edziĝos al Brita Hansdotter (= "filino de Hans") el bieno Lovar kaj la novgeedzoj ekloĝas en ŝia bieno, tiam li ricevos novan nomon Lovar Juga Persson. Sed se ŝi ekloĝas en lia bieno, ŝi nomiĝos Difs Brita Hansdotter.

Tiun ĉi nomkutimon dum la 20-a jarcento venkis kaj malaperigas nacia leĝo sveda pri nomoj, kiu tute ne rekonas nomojn bienajn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]