Biologia klasado

El Vikipedio
(Alidirektita el Familio (Biologio))
Saltu al: navigado, serĉo
Variaj niveloj de la scienca klasifika sistemo. Specio Genro Familio Ordo Klaso Filumo Regno Domajno Vivo
Magnify-clip.png
Hierarkio de biologia klasifikado bildiganta 8 bazajn taksonojn.

Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigo de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupoj. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladistikan. La kladistika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.

Enhavo

[redakti] Historio

[redakti] Antikva tra mezepokaj

Aktualaj sistemoj de vivanta klasifikado devenas de la penso de la Greka filozofo Aristotelo, kiu eldonis en lia metafizika kaj logika laboro la unuan sciatan klasifikon de ĉio ekzistanta, aŭ "estanto". Ĉi tiu estas la plano kiu estigis modernajn vortojn kiel substanco, specio kaj genro kiuj estis retenita kaj modifita en la formo de Linnaeus.

Aristotelo ankaŭ studis bestojn kaj klasifikis ilin laŭ tipoj da reproduktado, kiel ankaŭ Linnaeus poste faris kun plantoj. Aristotela besta klasifiko estis baldaŭ farita arĥaja de suplementa scio kaj estis forgesita.

La filozofia klasifiko estas resume tiel ĉi.[1] Unuagrada substanco estas la individua estanto; ekzemple, Petro, Paŭlo, ktp. Duagrada substanco estas tio, ke oni povas konvene aŭ tipe diri de klaso de unuagradaj substancoj; ekzemple, viro de Petro, Paŭlo, ktp. La karakterizaĵo devas ne esti simple en la individua; ekzemple, gramatika kapablo. Gramatika kapablo lasas la plimulton de Petro for kaj sekve ne apartas lin. Simile viro (la tuta la homaro) ne estas en Petro; iom, li estas en viro.

[redakti] La malsamaj klasadoj

Ŝajnas ke la homo nature bezonas klasigi, por igi la multecon kaj malsimplecon komprenebla. Ĉiu klasigo rilatas al kulturo, nivelo de konoj, kaj evoluas varias laŭ evoluo de la socioj.

[redakti] Popola klasigo

Maniero per kiu oni popole nomis vivulojn estas unua klasigo, per kiu oni distingis genrojn kaj speciojn. Ĝi estas bazita sur simplaj kriteroj: ŝajneco, kutimoj, ktp.

[redakti] Klasika klasigo

Grava verko de Karolo Lineo, en kiu li uzis hierarkiajn gradojn.

Klasika klasado havas sian radikon en la laboro de Karolo Lineo, kiu grupigitis speciojn laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj. Ĝi ankoraŭ gravas, ĉar ĝi estas en multe da skriboj, kelkfoje freŝdataj. Lineo apartigis la vivulojn en du regnoj: planta kaj besta. Oni pli kaj pli konsciis pri la malsimpleco de la vivulo kaj la nombro de regnoj grandiĝis. Tiel, oni aldonis la regno protista, kaj poste la regnoj prokariota kaj la funga Nun, la klasika klasigo enhavas 6 regnoj :

  • la bakterioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la arkioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la protistoj (eŭkariotoj unuĉelaj)
  • la fungoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj disigas)
  • la plantoj (eŭkariotoj plurĉelaj, memnutraj)
  • la bestoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj enigas)

[redakti] La hierarkio

Klasika klasigo estas bazita sur hierarkio kiu enhavas pluraj gradoj:

Domajno estas fojfoje uzata por grupoj de regnoj, kutime Bakterioj, Arkioj, kaj Eŭkariotoj. Aliaj sistemoj uzas superregnoimperio
Regno estas iu el la ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. animaloj (vidu Regno animala), fungoj, vegetaloj.
Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo.
Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
Specio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj. Membroj de specio povas interkruciĝi kaj koncipi fekundajn idojn.

[redakti] Kladistika klasigo

Ekde la dua duono de la 20a jarcento, biologia klasado estas nur bazita sur la evolua ŝablono kaj la parenceco de la specioj. La grupoj estas ĉiuj idoj de iu praparto, la kladoj.

La fiksa hierarkio estas forlasata por sistemo kun kladoj unu en aliaj, figurata per arbo.

Anstataŭ la regnoj, la plej grandaj aroj estas 3 kladoj:

La ordon de branĉiĝo inter tiuj tri kladoj oni ankoraŭ ne scias.

La unuaj laboroj pri klasigo kladistika celis senerarigi la aroj de la klasika klasigo, sed nun oni plejofte faras arbojn sen rilatoj kun la klasika hierarkio, kaj tio igas la klasika sistemo uzata nur en malnovaj lernaj libroj kaj ĉe kelkaj redaktistoj kiuj ŝanĝas la arojn de la klasika sistemo per la novaj rezultoj de la filogenetika klasigo.

[redakti] Nomsistemo

[redakti] Dunoma sistemo

Ekde Lineo kaj ties dunoma nomsistemo, ĉiu specio nomiĝas per duvorta nomo, la genra kaj la specia nomoj. La sciencaj nomoj de specioj entenas ankaŭ la nomojn de la unue proponintaj sciencistoj, tiuj aperas ĝenerale nur sub formo de mallongigoj, kaj la dato de priskribo. Ekzemple:

Homo sapiens L. 1758

[redakti] Vortfinaĵoj laŭ nivelo

Prokariotoj Eŭkariotoj
Grado \ Regno Bakterioj et Arkioj
Bacteria et Archaea
Plantoj
Plantae
Algoj
Algae
Fungoj
Fungi
Bestoj[1]
Animalia
DivizioFilumo ... -phyta -mycota ...
SubdivizioSubfilumo] ... -phytina -mycotina ...
Klaso ... -opsida -phyceae -mycetes ...
Subklaso ... -idae -phycidae -mycetidae ...
Superordo ... -anae ... ...
Ordo -ales ...
Subordo -ineae ...
Infraordo ... -aria ... ...
Superfamilio]] ... -acea ... -oidea
Familio -aceae -idae
Subfamilio -oideae -inae
Tribo -eae -eae, ae -ini
Subtribo -inae -ina
Genro -us, -a, -um, -is, -os, -ina, -ium, -ides, -ella, -ula, -aster, -cola, -ensis, -oides, -opsis…

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Por la bestoj, vortfinaĵoj estas nur ekde la superfamilio (ICZN artikolo 27.2).


Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj