Familio Anĵuo-Sicilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armoiries Anjou Jérusalem.svg

La Familio Anĵuo-Sicilio, ankaŭ nomata Kapetida familio de Anĵuo, estis grava reĝa familio de Eŭropo kaj ĝi estis branĉo de la Kapetidoj. Fondita de Karlo la 1-a de Sicilio, lasta filo de la reĝo Ludoviko la 8-a, kiu regis en la Sicilia reĝlando, kaj amplkesigis sian influon en la okcidenta Mediteraneokaj kvankam li estis forpelita de la insulo Sicilio en 1282 post la Sicilia vespro, liaj sukcedintoj restis en la kontinenta parto de la regno, en la sudo de Italio, ankaŭ konata kiel Napola reĝlando, ĝis 1382.

La nepoj de Karlo la 1-a kreis la sekundarajn branĉojn de Anĵuo-Hungario, per Karolo la 1-a, kiu regis en Hungario inter 1308 kaj 1342. Poste, lia filo Ludoviko la 1-a de Hungario lin sukcedis en la trono kaj regis ekde 1342 ĝis 1382. La alia filo de Karlo Roberto estis promesita por geedziĝo kun la reĝino Johana la 1-a kaj mallongdaŭre antaŭ esti murdita li estis kronita kiel Andreo la 1-a (1343-1345). Post la morto de Ludoviko la 1-a "la Granda", lia filino lin sukcedis en la trono kiel Maria la 1-a kaj regis inter 1382 kaj 1395. Aliflanke, la fratino de Maria regis kiel sankta Jadviga inter 1382 kaj 1399.

Aliflanke, la branĉo Anĵuo-Tarento, kiu regis en la restaĵoj de la Latina imperio (1313–1374), kaj la branĉo Anĵuo-Duraco, kiu regis en Napolo (1382–1435) kaj Hungario (1385–1386).