Familio de Steyl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio de Steyl
Společnost Božího Slova
religia ordeno • misiista societo
Komenco 1875 vd
Lando(j) Usono vd
Situo Northbrook
Fondinto(j) Arnold Janssen vd
Filioj Colégio Arnaldo vd
Posedatoj DYRF-AM vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Domo Sankta Mikaelo ĉe la rivero Maas, en Steyl/Nederlando. En Aŭstrujo troviĝas bela misia domo en Bischofshofen, la misia domo Sankta Ruperto

La Societo de la Vorto de Dio (latine Societas Verbi DominiSocietas Verbi Divini, akronime SVD, ankaŭ nomita la Verbitoj, la Steyler Misiistoj aŭ la Familio de Steyl (populara nomo en Germanlingvio estas ankaŭ Steyler Missionare - Steylaj misiistoj) estas monaĥ(in)a ordeno laŭ papa juro de la katolika eklezio. Ĝi konsistas el tri kongregacioj fondite de Arnold Janssen.

Partoj[redakti | redakti fonton]

La sindivido de la Steyl-misiistoj en tri kongregaciojn (unu por viroj, du por virinoj) jenas:

  • En la 8.9.1875 estiĝis en la nederlanda loko Steyl (urboparto de Tegelen, Venlo) la germana misia ordeno Societo de la Dia vorto - Societas Verbi Divini (mallongigo: SVD) kun la celo antaŭenpuŝi misiadon en nekristanaj ŝtatoj (antaŭe precipe en Ĉinio). Nuntempe la kongregacio havas kiel fokuson animzorgadon en la Tria mondo. Sidejo de la ĝenerala konsilio estas en Romo. En 2005 ĝi havis ne tute 6.000 membroj.
  • Ankaŭ misie agadas la en la 8.12.1889 de Janssen kune kun Josepha Stenmanns (+1903) kaj la en 1995 beatigita Anna Helena Stollenwerk (+1900) fondita Societo de la Servistinoj de la Sankta Spirito (latine: Congregatio Missionalis Servarum Spiritus Sancti, mallongigo: SSpS). Ankaŭ ties ĝenerala konsilio havas la sidejon en Romo (por ne tute 3.700 membroj).
  • De la dua grupo devenis en la 8.12.1896 la edifa ordeno (vivo de preĝado en klaŭzuro) de la Fratinoj de la senĉesa adorado (latine: Congregatio Servarum Spiritus Sancti de Adoratione perpetua, mallongigo: SSpSAP)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]