Famke Janssen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Famke Janssen
Famke Janssen dum la WonderCon en marto 2013
Famke Janssen dum la WonderCon en marto 2013
Persona informo
Famke Janssen
Naskiĝo la  5-an de novembro 1964(nun 1964-11-05)
en Amstelveen  Nederlando
Lingvoj anglanederlandafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Familio
Gefratoj Antoinette Beumer • Marjolein Beumer vd
Edz(in)o Kip Williams vd
Profesio
Okupo filmaktoro • modelofilmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1992-nuntempe
Aktorado
Fama rolo Xenia Onatopp
Pluaj premioj Saturn-premio por plejbona akcesora aktorino 2007
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Famke Janssen

Famke JANSSEN (la  5-an de novembro 1964(nun 1964-11-05) (59‑jara)) estas nederlanda filmaktorino. Ŝi finatingis mondan publikan atenton per sia rolo kiel Xenia Onatopp, la virino kiu povis mortigi per siaj femuroj, en la Bondfilmo GoldenEye.

Famke Janssen naskiĝis kiel Famke Beumer en Amstelveen. Ŝi estas la fratino de aktorino Antoinette Beumer kaj filmreĝisorino Marjolein Beumer. En 1984 ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi komencis profesian karieron kiel modelo ĉe Yves Saint Laurent. Ŝi studis literaturon je la Universitato de Kolumbio, post kio ŝi foriris al Losanĝeleso. Ŝi ludis en televidserioj kiel Melrose Place kaj Star Trek: The Next Generation. En 1992 ŝi debutis en la filmdramo Fathers and Sons.

En 1995 Famke Janssen atingis publikan atenton pro sia rolo en GoldenEye, kun Pierce Brosnan. Post tio ŝi rolis inter aliaj en The Gingerbread Man de Robert Altman, Celebrity de Woody Allen, The Faculty de Robert Rodriguez kaj Rounders, kun Matt Damon kaj Edward Norton. En 2000 ŝi ludis en Love & Sex kun Jon Favreau kaj en X-Men kiel Dr. Jean Grey. Du jarojn pliposte ŝi ludis en la daŭrigo X2. Ŝi ankaŭ havis gravan gastrolon en Ally McBeal.

Famke Janssen estis de 1995 ĝis 2000 edzino de filmreĝisoro Tod Williams.

Ŝi estas vegetaranino kaj volas fariĝi veganino.

Selektita filmografio

Eksteraj ligiloj