Famulo
El Vikipedio
Internacia famulino Drew Barrymore
Famulo aŭ fama persono estas persono amplekse konata kiuj postulas altan gradon de atento de la publiko kaj de la amaskomunikiloj. La vorto "famulo" devenas el la latina, famōsus.
Dum la famo estas ĝenerale kondiĉo por atingi la statuson de "famulo", ne ĉiam sufiĉas. Ekzistu ia nivelo de publika intereso pri tiu persono, sed tre ofte multaj famuloj estas tiaj nur dum certa tempoperiodo, pro portempaj kialoj kiel esti aperinta en televida programo aŭ esti farinta ion kio lokas ĝin sub la publikan atenton, kiel trapasi la Manikan Markolon naĝe aŭ esti estinta la unua fari ion. Estas ankaŭ fakaj famuloj, kiuj estas famuloj nur por tiuj kiuj ĝuas specifan temon kaj pro tio ili konsideras ilin kiel famuloj nur ene de tiu limigita medio.
