Fan-servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa ekzemplo de fan-servo: prezento de junulino en bikino

Fan-servo (japane: ファンサービス [fan sābisu], de angla: fan service) estas stilo en animeo kaj mangao, kies ĉefa specialeco estas inkluzivigi specialajn scenojn kaj vidangulojn, kiuj ne estas temon-formantaj, sed servas por interesigi ĉefan celan spektantaron kaj altiri potencialajn spektantojn.

La plej populara kaj malkara tipo de fan-servo estas pancuo (kalsoneto) uzata aparte en eĉĉio kaj en porknabaj mangao kaj animeo. Tio estas elekto de tiuj vidanguloj, ke la spektanto vidas virinan subveston kvazaŭ hazarde. Ĝi estas supozita por junuloj kaj adoleskuloj.

Vidu ankaŭ