Fanfaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fanfaro estas mallonga muzikpeco de granda forto kaj brilo, ludata per kelkaj trumpetoj kaj aliaj latunaj blovinstrumentoj, ofte akompanataj de frapinstrumentoj. Ĝenerale oni uzas ĝin por ceremoniaj celoj rilate al la monarkio por esprimi majeston aŭ por personoj de granda socia gravo. La termino estas uzata ankaŭ kun simbola aŭ metafora senco por aludi al faktoj al kiuj oni havigas multan reklamon, eĉ se ne ekzistas muziko en ili.

Komponis fanfarojn famaj muzikistoj kiaj Igor Stravinski kaj Aaron Copland nome por tiu lasta ĉe Fanfare for the Common Man (fanfaro por normalulo).