Tikos

El Vikipedio
(Alidirektita el Fang Shanjing)
Saltu al: navigado, serĉo

Tikos estas ankaŭ vilaĝo en Hungario; vidu Tikos (vilaĝo)

Tikos (1907-1983) estis esperanisto en Ĉinio.

Tikos esperantistiĝis kiam li estis mezlernejano en 1924. En 1929 li kun la aliaj fondis la Esperantistan Asocion en Hankou. En 1932 li aliĝis al UEA kaj en 1949 fariĝis komitatano de la Ŝanhaja Esperantista Ligo. Li redaktis Esperantajn revuojn, ekzemple La Espero, Voĉo el Oriento kaj Popola Mondo. En 1958 li venis al la redaktorejo de El Popola Ĉinio kaj okupiĝis tie pri traktado kaj polurado de tradukaĵoj esperantaj. Li kompilis la libron Esperantaj legaĵoj kun Komentarioj kaj multajn lernomaterialojn.

Aparte menciinda estas tio, ke per fondo de Esperanta Koresponda Lernejo kaj aliaj rimedoj li trejnis grandan kvanton da novaj esperantistoj. Pro sia senlaca kaj sindona laborado kaj granda kontribuo por la ĉina Esperanto-movado S-ro Tikos ĝuis altan estimon inter la ĉina esperantistaro. Tikos estis ankaŭ komitatano de la China Esperanto-Ligo kaj membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Tikos tradukis al Esperanto Kiel Lu Ban majstriĝis

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj