Fan-subtekstaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fansub)
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplo de fan-subtekstaĵo.

Fan-subtekstaĵofan-subtekstita filmo (angle: funsub — mallongigo de fan-subtitled) estas versio de filmotelevida programo kun subtekstoj neoficiale tradukitaj de fanoj en alian lingvon de la originala verko. Tiuj tradukitaj subtekstoj — fan-subtekstoj — estas rigardataj, kiel amatoraj, tamen ili estas vaste uzataj, precipe de spektantoj de animeo. Estas eĉ tiuj, kiuj preferas ilin anstataŭ oficialaj subtekstoj kaj voĉtradukoj.

La fan-subtekst(aĵ)ojn oni distribuis senpage, kutime per interreto. Distribuo de fan-subtekst(aĵ)oj estas atenco de leĝoj pri kopirajto en plejparto de landoj. Kutime kopirajt-posedantoj ne persekutas distribuantojn de fan-subtekst(aĵ)oj, se ili ĉesas distribuadon post apero de oficiala traduko. Tamen vidado de fan-subtekstaĵoj estas temoj de multaj disputoj.