Fantasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fantasto (de la angla fantasy — fantazio) estas literaturspeco, kiu ĉefe uzas magion kaj aliajn supernaturajn fenomenojn por intrigo, temo. Ĝi havas profundajn radikojn en la historio. Jam la unua konata verko literatura de l' mondo, la antikva Epopeo de Gilgameŝ entenis tipajn trajtojn kaj erojn fantastajn:

  • Superhomaj estuloj kaj potencoj (gedioj ks.)
  • Regnoj ne troveblaj en la fizika mondo nia
  • Estuloj ne troveblaj ĉi-tere
  • Rompoj kun ĉiutaga logiko
  • Magio

Multas la similecoj al fabelo, sed male al tiuj, fantasta literaturo povas ŝajnigi okupi historian/geografian realon: "En la 3-a jaro de la unua regno de la reĝino de Akad..." (Fabelece: "Iam estis reĝino en lando trans 3 maroj kaj 7 riveroj...") Krome, dum multaj fabeloj ŝercemaj finas per agnosko de mensoginteco ("...sed tion observis nur eta kato kiu kuŝis en la kanono kaj estis forpafita tien ĉi." ks.) en fantasto gravegas la ena vero: La leganto/aŭskultanto kredu kion ŝi aŭ li legas/aŭskultas. Tiurilate, fantasto fakte pli similas al realisma literaturo, en siaj detaleco kaj esprimpovo. Ja apenaŭ ekzistas limoj por aferoj priskribeblaj de fantasta aŭtoro - ŝi aŭ li trovas sin en ambaŭ mondoj de fabelo kaj realo (bona ekzemplo estus la libroj pri Harry Potter fare de J. K. Rowling: la rakonto okazas kaj en aktuala Anglio kaj en magia mondo). Oni ankaŭ ne konfuzu kun sciencfikcio kiu alstrebas ian ĉi-mondecan logikon.

Historio de fantasto[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta evoluo de la moderna homo oni ŝatis kaj rakontadis fantastecaĵojn, ĉu ĉirkaŭ la fajro post ĉasado, ĉu kiel parto de religia instruo, ĉu kiel mitoj klarigantaj la kialojn de strangaĵoj en la naturo kaj homa vivo.

Fruaj tekstoj parte aŭ partege fantastaj inkluzivas la jam menciitan Epopeo de Gilgameŝ kaj la verkaron de Homero.

Dum Mezepoko fantasto floris en Eŭropo kaj Azio kun gravaj verkoj kiel la rakontaro pri Reĝo Arturo kaj la japanaj rakontoj pri Princo Genji.

Sian unuan "alt-literaturiĝon" ĝi akiris dum la romantismo danke al interalie la kolektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm. Plej elstaraj el la germanaj fantast-skribemuloj estis E. T. A. Hoffmann kaj Ludwig Tieck.

Laŭ ekspertoj la unua "pura" (ekster ĉi mondo) romano fantasta estas The Wood Beyond the World ("La pretermonda arbaro") fare de anglo William Morris en la 19-a jarcento.

En 1954 la aperigo de La Mastro de la Ringoj fare de Tolkien iniciatis novan epokon kaj revigligon pri la ĝenerala intereso por tiu ĉi antikva literaturaĵo. Miloj da malbonkvalitaj imitoj de lia verkaro aperadis ĝis nun, plejparte de usonaj aŭtoroj. Tamen brilas kelkaj esceptoj, ekzemple la verkaro de Ursula K. Le Guin.

Fantasto neniam vere akceptiĝis ĉe literatur-kleruloj, kiuj ŝajne preferas realismon. Ekzemple, kelkaj fantastaj rakontoj tre similas al tiuj de Kafka, sed ĉar tiu lasta priskribas medion en reala Ĉeĥio li estas alten-laŭdata, dum la fantastaĵoj neglektatas. Tamen per la populariĝo de Tolkien daŭre kreskadas la respekto por ĉi tia literaturo.

Fantasto kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eble pro la "sciencfikcieco" de la Esperanto-movado ("fina venko" ktp.), kaj manko de inspiriga prahistorio, fantaziemaj aŭtoroj de Esperanto plejofte preferis sciencfikcion. Tamen aperis kelkaj noveloj en la Sferoj-serio de Grupo Nifo. Ankaŭ kelkaj el la rakontoj de István Nemere havas fantastajn erojn. Menciinda estas La Poemo de Utnoa - bonkvalita epopeo fare de Abel Montagut, kvankam multaj trajtoj (teknikaĵoj, teknikmonda logiko) apartenigas ĝin al sciencfantasto. Ne sciencfikcia, sed plene en la fantasta ĝenro, estas la longa rakonto La spegulo de Velodajo (1990) de Giorgio Silfer.

Subgenroj kaj similaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kie fantasto kunmerĝiĝas kun sciencfikcio la rezulto estas sciencfantasto. Rilata ĝenro estas inteligenta sensencaĵo. Fantasto kaj realo miksiĝas ĉe Sudamerikaj aŭtoroj de magia realismo.

Verkistoj de fantasto[redakti | redakti fonton]

Fantastaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplaj filmoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]