Fanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kvar fantoj laŭ anglo-amerika kartludo
En la hispanaj tipaj modeloj de fanto (maldekstre), kontraŭmonarkia parodio de fanto post senkapigo de reĝo (meze sur pli flaveteca fono) kaj reĝo (dekstre).

En la kartludoj, la fanto (aŭ bubopaĝio) estas la figuro malsupera al la damo. Ofte bildiĝas signifa historia kavaliro aŭ soldato. La karto en la maldekstra supra angulo havas literon en la lingvo de la ludo: En germanlingvaj kartoj temas pri la litero „B“ (por Bube), en franclingvaj kartoj „V“ (por Valet), kaj en anglalingvaj „J“ (por jack, laboristo).

En la franca tradicia kartludo laŭ emblemspeco (trefo, piko, kero kaj karoo) temas pri malsamaj historiaj kavaliroj:

La anglalingva nomo „jack" cetere nur uziĝas ekde la mezo de la 19-a jarcento. Antaŭe la karto angle nomiĝis „knave" (kiu etimologie parencas al la esperanta vorto knabo kaj signis la knaban helpanton de nobela kavaliro). Kiam tamen enkondukiĝis la rekonigaj literoj en la maldekstra supra angulo de la kartoj, oni timis konfuziĝojn de la kartoj markitaj per „Kn" kun tiuj markitaj „K" por „king", do "reĝo". Sekve oni ŝanĝis la nomumon al „jack" (laboristo) kaj markis la karton per la nemiskomprenebla litero „J“.