Fantomtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Fantomtonointerfrapoj estas tre mallaŭtaj frapoj, kiuj estas klare ekkoneblaj nur por lertaj aŭskultantoj. Je la gitaro ĝi havas ne precize definitan tonalton, sed similas pli al obtuza klakado. La plej multaj homoj tamen ja perceptas brueton, sed ili ne povas ekzakte difini ĝin.

Uzado kaj efiko[redakti | redakti fonton]

Perkutinstrumentistoj kaj frapinstrumentistoj uzas fantomtonojn kun la celo, doni al la ritmo pli da profundeco kaj pleneco. Krom tio la fakto, ke la muzikisto jam antaŭe ludis la supernombrajn batojn, ofertas dumpase de la peco la eblecon, akcenti unuopajn batojn antaŭe neakcentitajn. Per tio li muzikisto povas sen multa elspezo doni al la ritmon tute novan turnon. Fantomnotoj eniris en preskaŭ ĉiujn konatajn muzikstilojn, kaj ankaŭ ke aliaj instrumentoj la interfrapoj plioftiĝas. Ankaŭ pianistoj kaj gitaristo uzas ĝin.

Generado je gitaro kaj piano[redakti | redakti fonton]

Fantomtono je la gitaro ekestas, kiam oni je la frapado de la kordo ĉi tiun ne premas sur la prentabulon de la instrumento, sed nur tuŝas per montrofingro, mezfingro aŭ per la manplato, dampante ĝin. Kutime oni ekfrapas la kordon per plukado, plektroludo aŭ ankaŭ per kordofrapado je la elektra basgitaro.

Je la piano oni generas fantomtonon per neglektema, malakcentita frapado de la klavo. En svinga muziko tio plifortigas la svingan efekton.

Notado je la gitaro[redakti | redakti fonton]

Fantomtonoj estas ekkoneblaj en la notacio per "x" sur la notlinioj resp. je tabulaturo kaj ofte staras ekz. je elektra basgitaro sur la linio, sur kiu normale starus la malferme ludata kordo.