Faravahar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faravaharo)
Faravahar
simbolo
Informoj
vdr
Faravahara reliefo en Persepolo.

FaravaharFaravaharo estas unu el plej bone konataj simboloj de Zoroastrismo, nome ŝajne ŝtata religio de la Persa Imperio. Tiu religi-kultura simbolo estis adaptita de la Dinastio Pahlavi por reprezenti la iranan nacion. Ĝi ankaŭ reprezentas la kolringon de Rana.

La flugilhavaj diskoj havas longan historion en arto kaj kulturo de Proksima Oriento kaj Mezoriento. Historie la simbolo estis influita de la "flugilhava suno" kiel hieroglifo aperinta sur reĝaj sigeloj de la Bronzepoko. En nov-asiriaj epokoj, oni aldonis homan buston al la disko, nome la "plumvestita arkpafisto" interpretata kiel simbolo de la dio Aŝuro. Nune la simbolo estas konsiderata reprezentaĵo de Fravaŝo (proksimume gardanĝelo).

Fonoj[redakti | redakti fonton]

  • Brannon Parker, The Serpent, The Eagle, The Lion & The Disk (The United States, 2012), p. 123-144