Farbisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carl Larsson: Miaj amikoj, ĉarpentisto kaj farbisto, 1909

Farbisto estas metiisto, kiu profesie farbas meblojn, domojn ktp., do metas maldikan tavolon da farbo sur ili.

La ĉefaj laboriloj de farbistoj estas diversgrandaj penikoj kaj spongoj, per kiuj aplikeblas la farbo, dum la lastaj jardekoj ankaŭ pli kaj pli rulaĵoj kun sponĝaj surfacoj, kaj farboŝpruciloj.

La profesio farbisto estas diverese apartigita laŭ jeno: ŝmiristo, tiu ŝmiras feron, ferajn konstruojn kaj lakisto. Ie li povas esti nomata pentristo de ĉambroj. Tiu specialiĝas por kolorigado de internaj muroj de ĉambroj.