Fargo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fargo
filmo
Originala titolo Fargo
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8-a de marto 1996
Daŭro 98 minutoj
Ĝenro Krimo/Dramo/Komedio
Kameraado Roger Deakins
Buĝeto Usona $7.000.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Joel Coen
Produktisto(j) Ethan Coen
Scenaro Joel Coen
Ethan Coen
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Fargo
Muziko de Carter Burwell
Ĉefrolantoj Frances McDormand
William H. Macy
Steve Buscemi
Peter Stormare
Harve Presnell
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj The Computer Film Company
Sturm's Special Effects International
Produktinta firmao Gramercy Pictures
Distribuo Gramercy Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • London Film Critics Circle Award for Film of the Year • New York Film Critics Circle Award for Best Film • Writers Guild of America Award for Best Original Screenplay • National Board of Review: Top Ten Films • Dallas-Fort Worth Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Fargo (nomata laŭ la plej granda urbo en Norda Dakoto: Fargo) estas 1996-jara murdara-komedia-drama filmo verkita, direktita, kaj produktita de Ethan kaj Joel Coen. La rakonto lokita en norda Usona Mez-Okcidento temas pri aŭto-vendisto (William H. Macy), kiu dungas du virojn por homforkapti lian edzinon por elaĉetsumo de unu miliono da dolaroj. La krimo spronas ĉenon da murdoj, kiujn esploras la graveda policanino Marge Gunderson (Frances McDormand).

La filmo gajnis du Akademiajn Premiojn, por plej bona scenaro kaj plej bona aktorino. Ĝi ankaŭ gajnis la britan Premion BAFTA kaj plurajn aliajn internaciajn premiojn, inkluzivante Premion por plej bona reĝisoro (Joel Coen) ĉe la Festivalo de Cannes de 1996.